Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hermann Löns * Alle Birken grünen Germana Arg-1250-619 2012-10-19 23:12 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Erikejaj betuloj Esperanto Arg-1251-619 2012-10-19 23:24 Manfred nur tiun forigu

Hermann Löns,
Erikejaj betuloj

 
tradukita de Joachim Gießner
 
Erikejaj betuloj en freŝverda hel',
la genist' orbrilas kiel flam',
gaje trilas alaŭdoj sub alta ĉiel',
ĉiu tetro glugluas pro am'.
 
La rigardo migradas kun miro kaj ĝu'
tra marĉa, blankfloka belec',
sur l'erika flormar' sub lazura blu',
kaj ĝi ŝvebas al ĉiela altec'.
 
Al la blua ĉiel', kie vagas nubet'
kiel silkmalpeza lanflok'.
El la koro elsonas etera kantet',
kiu flugas al ĉielalta lok'.
 
Delikata kant', tenera kant',
kiel filigrana arĝent',
kiel nubo migranta jen super la land',
kiel lanfloketo en vent'.
 
Traduko de la Germana poemo "Alle Birken
grünen" de Hermann Löns (*1866-08-29 -
†1914-09-26) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poemo troveblas en
http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.
Pri Joachim Gießner vidu:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Joachim_Giessner.
La melodio - verkita de Ernst Licht -
estas aŭdebla en http://ingeb.org/Lieder/allebirk.html.