Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 33 A spotless roze is growing Angla Arg-1248-618 2012-10-19 08:19 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Burĝonis rozarbedo Esperanto Arg-1245-618 2014-09-07 14:38 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Elkreskis rozbranĉeto Esperanto Arg-1244-618 2012-10-18 21:24 Manfred nur tiun forigu
Thomas Laub En rose så jeg skyde Danish Arg-1249-618 2012-10-19 19:29 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 32 * Es ist ein Ros entsprungen Germana Arg-1243-618 2012-10-18 21:49 Manfred nur tiun aldonu
Leland Bryant Ross Jen ĉiamviva Rozo Esperanto Arg-1247-618 2014-09-08 13:06 Manfred nur tiun aldonu
Felix Ney Rozbranĉo forĝermadis Esperanto Arg-1246-618 2012-10-18 22:27 Manfred nur tiun aldonu

N. N. 32,
Burĝonis rozarbedo

 

N. N. 32,
Elkreskis rozbranĉeto

 
tradukita de Guido Holz   tradukita de Joachim Gießner
 
1. Burĝonis roz-arbedo   1. Elkreskis rozbranĉeto
el delikata sin'   el rozarbust' de Di'.
laŭ olda kant-heredo,   Aŭguro de profeto
Jiŝaj la origin';   rakontis jam pri ĝi.
ekĝermis ĉarma flor'   Naskiĝis rozfloret'
dum frosta vintro-tempo   meze en vintra nokto
je noktomeza hor'.   laŭ diro de profet'.
 
2. El virgulin' beata,   2. Ja naskis tiu rozo -
mirinda roz-arbed',   Jesaj' prognozis ĝin -
elvenis flor' benata   el sia korpo sproson
laŭ diro de profet'.   Mari' la virgulin'.
Laŭ sankta Di-ordon'   Laŭ dipotenca vol'
ŝi naskis infaneton   ŝi naskis Di-infanon
por nia sav' kaj bon'.   por tuta mond' konsol'.
 
3. Kaj ĉi floreto belas,   3. Kaj tiu belfloreto
amindas per parfum';   tre hele lumas ĝi.
la nokton ĝi forpelas   Obskuron la brileto
per sia brila lum',   forprenas nun de ni.
nin helpas el mizer',   Vi hom' kaj vera Di'
el pek' kaj morto savas;   el pekoj kaj suferoj
Li, hom' kaj Di' en ver'.   estas savant' por ni.
 
Traduko de la Germana poemo "Es ist ein
Ros entsprungen" de N. N. 32 en Esperanton
de Guido Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi kanto troviĝas en la eklezia
Esperanta kantlibro "Adoru", n-ro 223.
Vidu ankaŭ la retejon
http://www.reocities.com/cigneto/thctxt/b/burgxonis1.html.
Pri Guido Holz vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Guido_Holz.
 
    Traduko de la Germana poemo "Es ist ein
Ros entsprungen" de N. N. 32 en Esperanton
de Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.
sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.