Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 33 A spotless roze is growing Angla Arg-1248-618 2012-10-19 08:19 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Burĝonis rozarbedo Esperanto Arg-1245-618 2014-09-07 14:38 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Elkreskis rozbranĉeto Esperanto Arg-1244-618 2012-10-18 21:24 Manfred nur tiun aldonu
Thomas Laub En rose så jeg skyde Danish Arg-1249-618 2012-10-19 19:29 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 32 * Es ist ein Ros entsprungen Germana Arg-1243-618 2012-10-18 21:49 Manfred nur tiun aldonu
Leland Bryant Ross Jen ĉiamviva Rozo Esperanto Arg-1247-618 2014-09-08 13:06 Manfred nur tiun aldonu
Felix Ney Rozbranĉo forĝermadis Esperanto Arg-1246-618 2012-10-18 22:27 Manfred nur tiun aldonu

N. N. 32,
Burĝonis rozarbedo

 
tradukita de Guido Holz
 
1. Burĝonis roz-arbedo
el delikata sin'
laŭ olda kant-heredo,
Jiŝaj la origin';
ekĝermis ĉarma flor'
dum frosta vintro-tempo
je noktomeza hor'.
 
2. El virgulin' beata,
mirinda roz-arbed',
elvenis flor' benata
laŭ diro de profet'.
Laŭ sankta Di-ordon'
ŝi naskis infaneton
por nia sav' kaj bon'.
 
3. Kaj ĉi floreto belas,
amindas per parfum';
la nokton ĝi forpelas
per sia brila lum',
nin helpas el mizer',
el pek' kaj morto savas;
Li, hom' kaj Di' en ver'.
 
Traduko de la Germana poemo "Es ist ein
Ros entsprungen" de N. N. 32 en Esperanton
de Guido Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi kanto troviĝas en la eklezia
Esperanta kantlibro "Adoru", n-ro 223.
Vidu ankaŭ la retejon
http://www.reocities.com/cigneto/thctxt/b/burgxonis1.html.
Pri Guido Holz vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Guido_Holz.