Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 33 A spotless roze is growing Angla Arg-1248-618 2012-10-19 08:19 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Burĝonis rozarbedo Esperanto Arg-1245-618 2014-09-07 14:38 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Elkreskis rozbranĉeto Esperanto Arg-1244-618 2012-10-18 21:24 Manfred nur tiun forigu
Thomas Laub En rose så jeg skyde Danish Arg-1249-618 2012-10-19 19:29 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 32 * Es ist ein Ros entsprungen Germana Arg-1243-618 2012-10-18 21:49 Manfred nur tiun aldonu
Leland Bryant Ross Jen ĉiamviva Rozo Esperanto Arg-1247-618 2014-09-08 13:06 Manfred nur tiun aldonu
Felix Ney Rozbranĉo forĝermadis Esperanto Arg-1246-618 2012-10-18 22:27 Manfred nur tiun forigu

N. N. 32,
Elkreskis rozbranĉeto

 

N. N. 32,
Rozbranĉo forĝermadis

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Felix Ney
 
1. Elkreskis rozbranĉeto   Rozbranĉo forĝermadis
el rozarbust' de Di'.   el trunk' de nobelec'.
Aŭguro de profeto   Prauloj jam kantadis:
rakontis jam pri ĝi.   de Jiŝaj ĝia spec'.
Naskiĝis rozfloret'   Floreton portis ĝi,
meze en vintra nokto   en akra vintro estis,
laŭ diro de profet'.   Je horo de noktmez'.
 
2. Ja naskis tiu rozo -   La branĉo anoncita
Jesaj' prognozis ĝin -   Jesaja de profet':
el sia korpo sproson   Maria netuŝita,
Mari' la virgulin'.   de kiu la floret'.
Laŭ dipotenca vol'   Eterne volis Di':
ŝi naskis Di-infanon   naskinta infaneton
por tuta mond' konsol'.   Plej pura restis ŝi.
 
3. Kaj tiu belfloreto   De tiu eta floro
tre hele lumas ĝi.   alvenas bonodor'
Obskuron la brileto   Ĝi brilas en la koro,
forprenas nun de ni.   mallumon pelas for.
Vi hom' kaj vera Di'   Homido, Dia Vort',
el pekoj kaj suferoj   nin el sufero helpas,
estas savant' por ni.   De pek' Savant' kaj mort'.
 
  Traduko de la Germana poemo "Es ist ein
Ros entsprungen" de N. N. 32 en Esperanton
de Felix Ney.

Tiu ĉi Esperantigo troviĝas en la retejo
http://www.reocities.com/cigneto/thctxt/r/rozbrancx1.html.
Traduko de la Germana poemo "Es ist ein
Ros entsprungen" de N. N. 32 en Esperanton
de Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.
sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.