Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 33 A spotless roze is growing Angla Arg-1248-618 2012-10-19 08:19 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Burĝonis rozarbedo Esperanto Arg-1245-618 2014-09-07 14:38 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Elkreskis rozbranĉeto Esperanto Arg-1244-618 2012-10-18 21:24 Manfred nur tiun forigu
Thomas Laub En rose så jeg skyde Danish Arg-1249-618 2012-10-19 19:29 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 32 * Es ist ein Ros entsprungen Germana Arg-1243-618 2012-10-18 21:49 Manfred nur tiun aldonu
Leland Bryant Ross Jen ĉiamviva Rozo Esperanto Arg-1247-618 2014-09-08 13:06 Manfred nur tiun aldonu
Felix Ney Rozbranĉo forĝermadis Esperanto Arg-1246-618 2012-10-18 22:27 Manfred nur tiun aldonu

N. N. 32,
Elkreskis rozbranĉeto

 

N. N. 32,
Burĝonis rozarbedo

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Guido Holz
 
1. Elkreskis rozbranĉeto   1. Burĝonis roz-arbedo
el rozarbust' de Di'.   el delikata sin'
Aŭguro de profeto   laŭ olda kant-heredo,
rakontis jam pri ĝi.   Jiŝaj la origin';
Naskiĝis rozfloret'   ekĝermis ĉarma flor'
meze en vintra nokto   dum frosta vintro-tempo
laŭ diro de profet'.   je noktomeza hor'.
 
2. Ja naskis tiu rozo -   2. El virgulin' beata,
Jesaj' prognozis ĝin -   mirinda roz-arbed',
el sia korpo sproson   elvenis flor' benata
Mari' la virgulin'.   laŭ diro de profet'.
Laŭ dipotenca vol'   Laŭ sankta Di-ordon'
ŝi naskis Di-infanon   ŝi naskis infaneton
por tuta mond' konsol'.   por nia sav' kaj bon'.
 
3. Kaj tiu belfloreto   3. Kaj ĉi floreto belas,
tre hele lumas ĝi.   amindas per parfum';
Obskuron la brileto   la nokton ĝi forpelas
forprenas nun de ni.   per sia brila lum',
Vi hom' kaj vera Di'   nin helpas el mizer',
el pekoj kaj suferoj   el pek' kaj morto savas;
estas savant' por ni.   Li, hom' kaj Di' en ver'.
 
  Traduko de la Germana poemo "Es ist ein
Ros entsprungen" de N. N. 32 en Esperanton
de Guido Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi kanto troviĝas en la eklezia
Esperanta kantlibro "Adoru", n-ro 223.
Vidu ankaŭ la retejon
http://www.reocities.com/cigneto/thctxt/b/burgxonis1.html.
Pri Guido Holz vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Guido_Holz.
Traduko de la Germana poemo "Es ist ein
Ros entsprungen" de N. N. 32 en Esperanton
de Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.
sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.