Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Gießner, Joachim Devas mi Esperanto Arg-1238-616 2012-10-17 18:45 Manfred nur tiun forigu
N. N. 30 * Muss i denn Germana Arg-1237-616 2012-10-17 19:25 Manfred nur tiun aldonu

N. N. 30,
Devas mi

 
tradukita de Joachim Gießner
 
1. Devas mi, devas mi
El la urb' migri nun
Urb' migri nun,
Kaj vi restos tie ĉi.
Sed revenos, revenos.
Revenos mi ja
Revenos mi ja,
Kaj mi vivos nur por vi.
Jam mi vin forlasi devas nun,
Sed min tiros am' al vi.
Jam mi vin forlasi devas nun,
Sed min tiros am' al vi.
 
2. Ploras vi, ploras vi,
Ĉar mi migros nun for,
Migros nun for,
Kvazaŭ am' ne estus pli.
Eĉ se multaj knabinoj
Jen vivas en mond',
Vivas en mond',
Mi fidelos nur al vi.
Ho, ne pensu, pro alia in'
Ne plu amon sentus mi.
Ho, ne pensu, pro alia in'
Ne plu amon sentus mi.
 
3. Pasos jar', pasos jar',
Pretos vinberoj jam,
Vinberoj jam,
Tempo por reven' al vi.
Kaj se tiam ankoraŭ
Vi amos min,
Amos min,
La edziĝon festos ni.
Pasos jar', kaj ree venos mi,
Apartenos nur al vi.
Pasos jar', kaj ree venos mi,
Apartenos nur al vi.
 
Traduko de la Germana poemo "Muss i denn"
de N. N. 30 en Esperanton de Joachim
Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25).

Tiu ĉi kanto-traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html,
pli precize sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.