Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Bela tag' Esperanto Arg-1236-615 2012-10-17 16:21 Manfred nur tiun forigu
N. N. 29 * Ein schöner Tag Germana Arg-1235-615 2012-10-17 17:21 Manfred nur tiun aldonu

N. N. 29,
Bela tag'

 
tradukita de Joachim Gießner
 
Belegan tagon ĝuis ni,
ho, kia rara grac'!
Nur ĝojon puran donis ĝi,
senzorga amdonac'.
 
Kun jubilado de l'alaŭd'
vekiĝis la maten'.
Orumis poete ĝin la sun',
la tagon en seren'.
 
Belega tag' en harmoni'
pli lumas ol juvel'.
Radias, vokas: tiu tag'
vin gvidu al ĉiel'!
 
Kaj kia sorto trafos vin,
se venos zorg' kaj plag',
por ĉiam restos la memor'
je nia bela tag'.
 
Sed krom memoro tiu tag'
ja estas multe pli:
Ĉar helpu ĝia varma am'
dum ĉiu temp' al vi.
 
Traduko de la Germana poemo "Ein schöner
Tag" de N. N. 29 en Esperanton de Joachim
Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25).

Tiu ĉi traduko troviĝas en la poem- kaj
kanto-kolekto
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.
La teksto estas kantebla laŭ jena melodio:
http://www.mamas-truhe.de/lieder/ein-schoner-tag-ward-uns-beschert.html.