Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Leberecht Dreves * Waldandacht Germana Arg-1228-611 2012-10-11 21:58 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Arbar-adoro Esperanto Arg-1229-611 2012-10-11 22:02 Manfred nur tiun forigu

Leberecht Dreves,
Arbar-adoro

 
tradukita de Joachim Gießner
 
Matene, kiam krias kok'
Kaj ne varmiĝas jam aer',
Eĉ antaŭ la koturna vok'
Nur eĥas korn' tra la eter'.
La kara Dio laŭ emo Sia
Kviete iras tra l' arbar'.
 
Lin aŭdas veni plaŭda font'
Kaj ĉesas tur murmuri ĝi.
Estime Lin l'arbare mond'
Omaĝas en sincer pi'.
La arboj revas: Nun ni mallevas
La branĉojn antaŭ nia Di'.
 
Vekiĝas la floretoj nun,
Ja sentas tuj: jen la Sinjor'.
Kaj ili antaŭ venos Sun'
L'okulojn viŝas kun fervor'.
Kaj flustras kore, al Li adore:
Kar-Dio iras tra l'arbar'.
 
Traduko de la Germana poemo "Waldandacht"
de Leberecht Dreves (*1816-09-12 -
†1872-12-19) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.
Informoj pri la komponisto Franz Abt
troviĝas en http://de.wikipedia.org/wiki/Franz_Abt.