Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Gaudenz von Salis-Seewis * Herbstlied Germana Arg-1225-609 2012-10-11 17:47 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Buntaj jam l'arbaroj Esperanto Arg-1226-609 2012-10-11 13:07 Manfred nur tiun forigu

Johann Gaudenz von Salis-Seewis,
Buntaj jam l'arbaroj

 
tradukita de Joachim Gießner
 
Buntaj jam l'arbaroj,
Flavaj la kamparoj,
Venas la aŭtun'.
Ruĝfolioj palas,
Griznebulo falas,
Vent' malvarmas nun.
 
Peza vinberaro,
El la foliaro
Brilas en purpur'.
Sur spalir' ruĝbriloj
De persikaj miloj
Mola haŭtvelur'.
 
.......................
.......................
.......................
.......................
.......................
,,,,,,,,,,,,,,,,,,,,,,,
 
Rikoltiĝas vinoj,
Kantas la knabinoj
Dum la kolektad'.
Ĉie en la landoj
Flirtas ĉaprubandoj,
Gaja jubilad'.
 
Dolĉaj violonoj
Kaj de l' flutoj sonoj
Ĉe la luna hel'.
La knabinoj vokas
Kaj la danco logas
Sub la noktĉiel'.
 
Traduko de la Germana poemo "Herbstlied"
de Johann Gaudenz von Salis-Seewis
(*1762-12-26 - †1834-01-29) en
Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23
- †2003-11-25).

Tiu ĉi kantotraduko troveblas en
http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.