Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Trakl, Georg * Verklärter Herbst Germana Arg-1221-607 2012-10-08 22:37 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Aŭtuno transfigurita Esperanto Arg-1222-607 2012-10-08 22:22 Manfred nur tiun forigu

Georg Trakl,
Aŭtuno transfigurita

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Finiĝas pompe nun la jar’
kun ora vin’ kaj frukt-riceco.
Silentas ĉie la arbar’,
nin akompanas en soleco.
 
Nun klinas jam la suno sin.
Vi sonoriloj de vespero,
nin kuraĝigu je la fin’!
Forflugas birdoj tra l’ aero.
 
Tre belajn bildojn vidas ni,
sur la rivero veturante.
La temp’ de l’ amo estas ĝi –
Ripozas ni nun silentante.
 
Traduko de la Germana poemo "Verklärter
Herbst" de Georg Trakl (*1887-02-03 -
†1914-11.03) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Esperantigis (iom libere): Manfredo
Ratislavo (Manfred Retzlaff) en 2001-10-23
laŭ la origina germanalingva teksto.