Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Friedrich Pillath Migrado Esperanto Arg-1218-605 2012-10-04 18:59 Manfred nur tiun forigu
Wilhelm Müller * Wanderschaft Germana Arg-1217-605 2012-10-04 19:07 Manfred nur tiun aldonu

Wilhelm Müller,
Migrado

 
tradukita de Friedrich Pillath
 
Migrado, mia korplezur’
Migrado!
Sopiras bona muelist’
Migradon ĉiam kun persist’,
Migradon!
 
La akvo ja instruis nin,
Migradi!
Sen ĉes’ antaŭen kuras ĝi,
Migradon celas kun pasi’,
Migradon!
 
Modela estas por migrul’
La rado!
Ĝi turnas sin kun gaja bru’,
Ne pensas pri haltado plu,
La rado!
 
La ŝtonoj eĉ kun sia pez’,
La ŝtonoj!
Moviĝas ronde kun penad’,
Por kuri vete kun la rad’,
La ŝtonoj!
 
Migrado, mia korplezur’,
Migrado!
Adiaŭ majstro kaj majstrin’,
Jam sen kolero lasu min,
Migradi!
 
Traduko de la Germana poemo "Wanderschaft"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de
Friedrich Pillath (†1932-04.03).

Verkita de la poeto Vilhelmo Mulero
(Wilhelm Müller, 07.10.1794 - 01.10.1827).
Esperantigis: Friedrich Pillath (= Zanoni),
† 03.04.1932,
laŭ la origina germanalingva teksto.
La tekston de tiu ĉi kanto-traduko mi,
Manfred Retzlaff, trovis en la kant-libro
“Junularo kantas”, kompilita de Germana
Esperanto-Junularo en 1953-01-12 (subskribis:
Franz Josef Scholz), eldonejo: Limburger
Vereinsdruckerei.
[Laŭ informo de la Viena Esperanto-Muzeo,
s-ro Christian Cimpa, „Zanoni“ estis
la pseŭdonimo de Friedrich Pillath. Pri
tiu vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Friedrich_Pillath.]