Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Eichendorff, Joseph Freiherr von * Frische Fahrt Germana Arg-116-60 | MR-257-1d 2003-10-26 00:26 Manfred nur tiun forigu
Ratislavo, Manfredo Freŝa veturo Esperanto 1993-05-08 Arg-117-60 | MR-257-1d 2003-10-26 00:28 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Freŝa veturo

 

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Frische Fahrt

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Milde la aero fluas,   Laue Luft kommt blau geflossen,
Ja printemp´ fariĝu nun!   Frühling, Frühling soll es sein!
Enarbare kornoj bruas.   Waldwärts Hörnerklang geschossen,
Blua helo, brila sun´!   Mut’ger Augen lichter Schein;
 
Kaj la vivo plibuntiĝas,   Und das Wirren bunt und bunter
Iĝas ĝi sovaĝa flu´,   Wird ein magisch lichter Fluß,
La rivero plilarĝiĝas,   In die schöne Welt hinunter
Kaj min logas plu kaj plu.   Lockt dich dieses Stromes Gruß.
 
Kaj mi volas min ne teni,   Und ich mag mich nicht bewahren!
For de vi min pelas vent´,   Weit von euch treibt mich der Wind,
Kaj mi lasas min fortreni,   Auf dem Strome will ich fahren,
Blinda pro beata sent´.   Von dem Glanze selig blind!
 
Voĉoplenas la aero,   Tausend Stimmen lockend schlagen,
Flame ruĝas la ĉiel´,   Hoch Aurora flammend weht,
Kaj min portas la rivero   Fahre zu! Ich mag nicht fragen,
For al nekonata cel´!   Wo die Fahrt zu Ende geht!
 
Traduko de la Germana poemo "Frische Fahrt"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1993-05-08.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Joseph Freiherr von Eichendorff (*1788-03-10
- †1857-11-26).