Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Freiherr von Eichendorff * Frische Fahrt Germana Arg-116-60 | MR-257-1d 2003-10-26 00:26 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Freŝa veturo Esperanto 1993-05-08 Arg-117-60 | MR-257-1d 2003-10-26 00:28 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Freŝa veturo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Milde la aero fluas,
Ja printemp´ fariĝu nun!
Enarbare kornoj bruas.
Blua helo, brila sun´!
 
Kaj la vivo plibuntiĝas,
Iĝas ĝi sovaĝa flu´,
La rivero plilarĝiĝas,
Kaj min logas plu kaj plu.
 
Kaj mi volas min ne teni,
For de vi min pelas vent´,
Kaj mi lasas min fortreni,
Blinda pro beata sent´.
 
Voĉoplenas la aero,
Flame ruĝas la ĉiel´,
Kaj min portas la rivero
For al nekonata cel´!
 
Traduko de la Germana poemo "Frische Fahrt"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1993-05-08.