Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Freŝa veturo Esperanto 1993-05-08 Arg-117-60 | MR-257-1d 2003-10-26 00:28 Manfred nur tiun forigu
Joseph Freiherr von Eichendorff * Frische Fahrt Germana Arg-116-60 | MR-257-1d 2003-10-26 00:26 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Frische Fahrt

 

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Freŝa veturo

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Laue Luft kommt blau geflossen,   Milde la aero fluas,
Frühling, Frühling soll es sein!   Ja printemp´ fariĝu nun!
Waldwärts Hörnerklang geschossen,   Enarbare kornoj bruas.
Mut’ger Augen lichter Schein;   Blua helo, brila sun´!
 
Und das Wirren bunt und bunter   Kaj la vivo plibuntiĝas,
Wird ein magisch lichter Fluß,   Iĝas ĝi sovaĝa flu´,
In die schöne Welt hinunter   La rivero plilarĝiĝas,
Lockt dich dieses Stromes Gruß.   Kaj min logas plu kaj plu.
 
Und ich mag mich nicht bewahren!   Kaj mi volas min ne teni,
Weit von euch treibt mich der Wind,   For de vi min pelas vent´,
Auf dem Strome will ich fahren,   Kaj mi lasas min fortreni,
Von dem Glanze selig blind!   Blinda pro beata sent´.
 
Tausend Stimmen lockend schlagen,   Voĉoplenas la aero,
Hoch Aurora flammend weht,   Flame ruĝas la ĉiel´,
Fahre zu! Ich mag nicht fragen,   Kaj min portas la rivero
Wo die Fahrt zu Ende geht!   For al nekonata cel´!
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Joseph Freiherr von Eichendorff (*1788-03-10
- †1857-11-26).
  Traduko de la Germana poemo "Frische Fahrt"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1993-05-08.