Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Ĉevoja cikorio Esperanto Arg-1205-598 2012-09-17 19:20 Manfred nur tiun forigu
Hermann Löns * Wegewarte Germana Arg-1204-598 2012-09-17 19:16 Manfred nur tiun aldonu
Steve Roski Witloof Angla Arg-1206-598 2012-09-17 18:45 Manfred nur tiun aldonu

Hermann Löns,
Ĉevoja cikorio

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
De l' vent' polvkovrita
Jen staras herbet',
Kun grizaj folioj,
Sed blua floret'.
 
Mi staris ĉevoje,
Atendis je vi,
Sed vi la okulojn
Forturnis de mi.
 
De l' polvo kovrita
Nun estas la blu'
De viaj okuloj,
Kaj brilas ne plu.
 
Ĉevoje vi staras,
Atendas je mi,
Sed vi jam ne floras,
ho vojcikori'.
 
Traduko de la Germana poemo "Wegewarte"
de Hermann Löns (*1866-08-29 -
†1914-09-26) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Informoj pri la cikorio troveblas en
http://eo.wikipedia.org/wiki/Amara_cikorio.