Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Antaŭprintempo Esperanto 2012-07 Arg-1200-596 2012-08-16 23:14 Manfred nur tiun forigu
Augustin Wibbelt * Vüör-Fröhjaohr Basgermana Arg-1199-596 2012-08-16 23:42 Manfred nur tiun aldonu

Augustin Wibbelt,
Antaŭprintempo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ho, printempo kara,
Ĉu revenis vi?
Nur malmultan verdon
Vidas ĉie mi.
 
Sur la kamp' ankoraŭ
Kuŝas ĉie neĝ'.
Nur pasero kantas
Sola sur la heĝ'.
 
Kiu tie gapas
Tra la fum-aer'?
Estas vi! Ĝin scias
Ankaŭ la paser'.
 
Traduko de la Basgermana poemo
"Vüör-Fröhjaohr" de Augustin Wibbelt
(*1862-09-19 - †1947-09-14) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 2012-07.

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poemon en la kajero "Kleine Westfälische
Reihe", Nr. VI/12, eldonita en 1957 de la
la eldonejoj "Aschendorffsche Verlagsbuchhandlung"
kaj "Deutscher Heimatverlag Bielefeld-Bethel",
komisie de la ligo "Westfälischer
Heimatbund".