Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Kie estas la Sun'? Esperanto Arg-1198-595 2012-08-13 19:54 Manfred nur tiun forigu
Augustin Wibbelt * Wo is de Sunn? Basgermana Arg-1197-595 2012-08-13 19:51 Manfred nur tiun aldonu

Augustin Wibbelt,
Kie estas la Sun'?

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Per nuboj jen malĝoje
Tegitas firmament'.
Ekploras pluvo foje
Kaj daŭre plendas vent'.
 
Matene kaj vespere
Ne vidas lumon mi.
La Sun' foriĝis vere,
Mi kredas: Mortis ĝi.
 
Traduko de la Basgermana poemo "Wo is de
Sunn?" de Augustin Wibbelt (*1862-09-19
- †1947-09-14) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poemon en la kajero "Kleine Westfälische
Reihe", Nr. VI/12, eldonita en 1957 de la
la eldonejoj "Aschendorffsche Verlagsbuchhandlung"
kaj "Deutscher Heimatverlag Bielefeld-Bethel",
komisie de la ligo "Westfälischer
Heimatbund".