Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo La metamorfozoj, Antaŭparolo Esperanto 1992/2000 Arg-115-59 | MR-246-2a 2003-10-26 00:16 Manfred nur tiun forigu
Publius Ovidius Naso * Metamorhoses, proemium Latina Arg-114-59 | MR-256-2a 2003-10-25 23:56 Manfred nur tiun aldonu

Publius Ovidius Naso,
La metamorfozoj, Antaŭparolo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Estas prenita de mi de l’ amboso tiu ĉi verko,
mankas pro tio al ĝi, lasta ŝlifado per mi.
 
Kaj pardonon mi petas anstataŭ laŭdo, leganto,
vi laŭdegas min ja, ne naŭziĝinte per ĝi.
 
Prenu vi ankaŭ kun tiu la seson da tiuj ĉi versoj,
meti je la komenc’ povas vi ilin ja.
 
Kiu ajn prenos ĉi tiujn senpatrigitajn volumojn,
zorgu, ke en sia urb’ estu por ili lok’.
 
Pensu vi ankaŭ, ke ĝia autor’ ne eldonis la verkon,
ke oni ŝiris ĝin kvazaŭ el lia ŝerk’.
 
Ĉiujn erarojn restintajn en mia verkaro mi estus
ja foriginta, sed ne estis plu ebla al mi.
 
 
La unua libro
 
Diri, ke aliformiĝis la korpoj de l’ mondo, mi emas.
Dioj, vi estu favoraj al tiu ĉi mia projekto!
Lasu, ĉar vi ilin ŝanĝis, soni nun tiun ĉi kanton
de la komenco de l’ mondo ĝis nia nuntempa epoko.
 
Traduko de la Latina poemo "Metamorhoses,
proemium" de Publius Ovidius Naso (*-43
- †18) en Esperanton de Manfredo
Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner
Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04)
en 1992/2000.