Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard Schulz Elfregho Esperanto Arg-1186-588 2014-03-14 13:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Elfreĝo Esperanto Arg-1242-588 2012-10-18 16:09 Manfred nur tiun forigu
Antoni Grabowski Elf-reĝo Esperanto Arg-1694-588 2013-02-26 14:50 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Erlkönig Germana Arg-1185-588 2013-02-26 14:59 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Elf-reĝo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfreĝo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfregho

 
tradukita de Antoni Grabowski   tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Richard Schulz
 
Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'?   Rajdadas tra vent' kaj noktnebul'   Malfrua ĉeval' en nokta vent'?
Jen estas patro kun infanet':   la patro kun febranta etul'.   La patro estas en korturment'.
Li havas knabon en zorga pen',   La knabon firmtenas sur sia sel'.   Enbrake tenas infanon li,
Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'.   brakŝirmas lin varme sub mantel'.   sekure, tamen kun zorg' pri ghi.
 
"Filet', vi kial ektremis pro tim'?"   "Ho fil', vi tremas, ŝvitperlas la frunt'`?"   Fileto, kial vi timas nur? -
"Patreto, jen! elfreĝ' en proksim'!   "Jen, patro, elforeĝ' en profund',   Eksonas, paĉjo, elfa murmur'.
La elforeĝo, kun vost' kaj kron'!"   la elforeĝo kun kron' kaj trenaĵ'."   Jen glitas reĝo kun elfoj mil. -
"Filet', ĝi estas nebulzon'."   "Filet', nebul' nur kaj arbaĵ'."   Nebul' ĝi estas, mia fil'. -
 
"Ho venu do, infan' al mi!   "Vi ĉarma knab', ho, venu nun,   "Ho, ĉarma knabo, sekvu min!
Mi belajn ludojn ludos kun vi:   ni kune ludos en bril' de lun'.   Juvelojn havas mia patrin'.
Ĉe l' bordo brilas kolora flor',   Kaj buntaj floroj ĝojigos vin,   Kolorajn florojn ricevos vi,
Mia panjo havas vestojn el or'!"   orajn vestojn havas mia patrin'."   Kaj vi ludos gaje kun papili'."
 
"Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret',   "Ho patro, ho patro, ĉu aŭdas ne vi?   Ho patro, ho paĉjo, la elfreĝo jen!
Kion promesas elfreĝ' en sekret'?" —   L'elfreĝo dolĉe promesas al mi."   Li logas min for al luksa festen'! -
"Ne timu, filet', ne timu vi,   "Karulo, trankviliĝu, infan',   Ne timu! Dormu, mia etul'!
Murmuras vent' en velka foli'."   susuras vento tra seka kan'."   Susuras arboj en la nebul'. -
 
"Knabeto bela, sekvu min',   "Vi, ĉarma knab', akompanu min,   "Nu venu, fajna knabo, kun mi!
La filinoj miaj vartados vin'.   la filinoj vartos, dorlotos vin.   La princinoj zorgos kun ĉarm' pri vi.
La filinoj, lertaj en danca rond-form',   La filinoj dancos en nokta rondad',   La princinoj dancos dumnokte en rond'
Kantante, dancante vin lulos al dorm'."   vin lulos kaj kantos por via dormad'".   Kaj kante vin lulos en bela rotond'."
 
"Patret', ĉu vi vidas, patret", mia kar'?   "Ho patro, ho patro," ĝemegas la fil',   Ho patro, ho paĉjo, filinoj de l' reĝ'
En lok' malhela jen elfinar'!"   "elfinoj jen kun obskura bril'!"   Insidas tie malantaŭ la heĝ'. -
"Filet', filet', mi vidas precize: 1)   "Filet', filet', ekkonas mi ĝin,   Mi bone vidas, mia filet',
Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize."   salikoj la grizaj trompas nur vin."   De grizaj salikoj jen estas aret'. -
 
"Mi amas vin, ĉarma vi, mia knabet',   "Mi amas vin, allogas min via belec',   "Mi nepre vin bezonas por mia eskort'.
Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet'!"   kaj se vi ne volas, vin venkos fortec'!"   Se vi ne konsentas, estiĝu perfort'!" -
"Patreto, patreto, li prenas min for!   "Ho, patro, li venas, nun sentas mi lin!   Ho patro, ho paĉjo, ve, kia kruel'!
Elfreĝo kaptas min, ho dolor'!"   Elfreĝo krude perfortas min."   Elfreĝo venis al sia cel'! -
 
La patro ektremis, kun granda rapid'   Rapid-horora la patra rajdad' -   La patro rajdas kun granda rapid'.
Li rajdas, kaj plende en brak' ĝemas l' id'.   en brak' aŭdiĝas singulta ĝemad'.   Li timas. En brak' lia ĝemas la id'.
Alvenas patr' al hejma kort',   Kun pen' li venas ĝis la kort',   Li pene venas al la kort'.
L' infanon prenis jam for la mort'.   prenita estas la knab' - de l'mort'.   La knabon prenis jam for la mort'.
 
Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

 
    Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

Tiu chi traduko aperis en 1981-07-01 en
la Vestfaliaj Flugfolioj, kiujn eldonis
Richard Schulz (Rikardo Shulco) mem. Pri
Richard Schulz vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
 
1) Mi, Manfred Retzlaff, proponas por tio,
ke la rimvortoj estu – same kiel en la
originale – akcentataj sur la lasta
silabo, jenan ŝanĝon: \\„Fileto,
precize mi vida ĝin:\\La grizaj salikoj
jen trompas vin.“
  Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.
sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.