Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Elfreĝo Esperanto Arg-1242-588 2012-10-18 16:09 Manfred nur tiun forigu
Antoni Grabowski Elf-reĝo Esperanto Arg-1694-588 2013-02-26 14:50 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Erlkönig Germana Arg-1185-588 2013-02-26 14:59 Manfred nur tiun aldonu
Richard Schulz Elfregho Esperanto Arg-1186-588 2014-03-14 13:06 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfreĝo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elf-reĝo

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Antoni Grabowski
 
Rajdadas tra vent' kaj noktnebul'   Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'?
la patro kun febranta etul'.   Jen estas patro kun infanet':
La knabon firmtenas sur sia sel'.   Li havas knabon en zorga pen',
brakŝirmas lin varme sub mantel'.   Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'.
 
"Ho fil', vi tremas, ŝvitperlas la frunt'`?"   "Filet', vi kial ektremis pro tim'?"
"Jen, patro, elforeĝ' en profund',   "Patreto, jen! elfreĝ' en proksim'!
la elforeĝo kun kron' kaj trenaĵ'."   La elforeĝo, kun vost' kaj kron'!"
"Filet', nebul' nur kaj arbaĵ'."   "Filet', ĝi estas nebulzon'."
 
"Vi ĉarma knab', ho, venu nun,   "Ho venu do, infan' al mi!
ni kune ludos en bril' de lun'.   Mi belajn ludojn ludos kun vi:
Kaj buntaj floroj ĝojigos vin,   Ĉe l' bordo brilas kolora flor',
orajn vestojn havas mia patrin'."   Mia panjo havas vestojn el or'!"
 
"Ho patro, ho patro, ĉu aŭdas ne vi?   "Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret',
L'elfreĝo dolĉe promesas al mi."   Kion promesas elfreĝ' en sekret'?" —
"Karulo, trankviliĝu, infan',   "Ne timu, filet', ne timu vi,
susuras vento tra seka kan'."   Murmuras vent' en velka foli'."
 
"Vi, ĉarma knab', akompanu min,   "Knabeto bela, sekvu min',
la filinoj vartos, dorlotos vin.   La filinoj miaj vartados vin'.
La filinoj dancos en nokta rondad',   La filinoj, lertaj en danca rond-form',
vin lulos kaj kantos por via dormad'".   Kantante, dancante vin lulos al dorm'."
 
"Ho patro, ho patro," ĝemegas la fil',   "Patret', ĉu vi vidas, patret", mia kar'?
"elfinoj jen kun obskura bril'!"   En lok' malhela jen elfinar'!"
"Filet', filet', ekkonas mi ĝin,   "Filet', filet', mi vidas precize: 1)
salikoj la grizaj trompas nur vin."   Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize."
 
"Mi amas vin, allogas min via belec',   "Mi amas vin, ĉarma vi, mia knabet',
kaj se vi ne volas, vin venkos fortec'!"   Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet'!"
"Ho, patro, li venas, nun sentas mi lin!   "Patreto, patreto, li prenas min for!
Elfreĝo krude perfortas min."   Elfreĝo kaptas min, ho dolor'!"
 
Rapid-horora la patra rajdad' -   La patro ektremis, kun granda rapid'
en brak' aŭdiĝas singulta ĝemad'.   Li rajdas, kaj plende en brak' ĝemas l' id'.
Kun pen' li venas ĝis la kort',   Alvenas patr' al hejma kort',
prenita estas la knab' - de l'mort'.   L' infanon prenis jam for la mort'.
 
  Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

 
 
Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.
sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.
  1) Mi, Manfred Retzlaff, proponas por tio,
ke la rimvortoj estu – same kiel en la
originale – akcentataj sur la lasta
silabo, jenan ŝanĝon: \\„Fileto,
precize mi vida ĝin:\\La grizaj salikoj
jen trompas vin.“