Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Gießner, Joachim Elfreĝo Esperanto Arg-1242-588 2012-10-18 16:09 Manfred nur tiun aldonu
Goethe, Johann Wolfgang von * Erlkönig Germana Arg-1185-588 2013-02-26 14:59 Manfred nur tiun aldonu
Grabowski, Antoni Elf-reĝo Esperanto Arg-1694-588 2013-02-26 14:50 Manfred nur tiun forigu
Schulz, Richard Elfregho Esperanto Arg-1186-588 2014-03-14 13:06 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfregho

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elf-reĝo

 
tradukita de Richard Schulz   tradukita de Antoni Grabowski
 
Malfrua ĉeval' en nokta vent'?   Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'?
La patro estas en korturment'.   Jen estas patro kun infanet':
Enbrake tenas infanon li,   Li havas knabon en zorga pen',
sekure, tamen kun zorg' pri ghi.   Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'.
 
Fileto, kial vi timas nur? -   "Filet', vi kial ektremis pro tim'?"
Eksonas, paĉjo, elfa murmur'.   "Patreto, jen! elfreĝ' en proksim'!
Jen glitas reĝo kun elfoj mil. -   La elforeĝo, kun vost' kaj kron'!"
Nebul' ĝi estas, mia fil'. -   "Filet', ĝi estas nebulzon'."
 
"Ho, ĉarma knabo, sekvu min!   "Ho venu do, infan' al mi!
Juvelojn havas mia patrin'.   Mi belajn ludojn ludos kun vi:
Kolorajn florojn ricevos vi,   Ĉe l' bordo brilas kolora flor',
Kaj vi ludos gaje kun papili'."   Mia panjo havas vestojn el or'!"
 
Ho patro, ho paĉjo, la elfreĝo jen!   "Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret',
Li logas min for al luksa festen'! -   Kion promesas elfreĝ' en sekret'?" —
Ne timu! Dormu, mia etul'!   "Ne timu, filet', ne timu vi,
Susuras arboj en la nebul'. -   Murmuras vent' en velka foli'."
 
"Nu venu, fajna knabo, kun mi!   "Knabeto bela, sekvu min',
La princinoj zorgos kun ĉarm' pri vi.   La filinoj miaj vartados vin'.
La princinoj dancos dumnokte en rond'   La filinoj, lertaj en danca rond-form',
Kaj kante vin lulos en bela rotond'."   Kantante, dancante vin lulos al dorm'."
 
Ho patro, ho paĉjo, filinoj de l' reĝ'   "Patret', ĉu vi vidas, patret", mia kar'?
Insidas tie malantaŭ la heĝ'. -   En lok' malhela jen elfinar'!"
Mi bone vidas, mia filet',   "Filet', filet', mi vidas precize: 1)
De grizaj salikoj jen estas aret'. -   Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize."
 
"Mi nepre vin bezonas por mia eskort'.   "Mi amas vin, ĉarma vi, mia knabet',
Se vi ne konsentas, estiĝu perfort'!" -   Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet'!"
Ho patro, ho paĉjo, ve, kia kruel'!   "Patreto, patreto, li prenas min for!
Elfreĝo venis al sia cel'! -   Elfreĝo kaptas min, ho dolor'!"
 
La patro rajdas kun granda rapid'.   La patro ektremis, kun granda rapid'
Li timas. En brak' lia ĝemas la id'.   Li rajdas, kaj plende en brak' ĝemas l' id'.
Li pene venas al la kort'.   Alvenas patr' al hejma kort',
La knabon prenis jam for la mort'.   L' infanon prenis jam for la mort'.
 
Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

Tiu chi traduko aperis en 1981-07-01 en
la Vestfaliaj Flugfolioj, kiujn eldonis
Richard Schulz (Rikardo Shulco) mem. Pri
Richard Schulz vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

 
 
    1) Mi, Manfred Retzlaff, proponas por tio,
ke la rimvortoj estu – same kiel en la
originale – akcentataj sur la lasta
silabo, jenan ŝanĝon: \\„Fileto,
precize mi vida ĝin:\\La grizaj salikoj
jen trompas vin.“