Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Erlkönig Germana Arg-1185-588 2013-02-26 14:59 Manfred nur tiun aldonu
Antoni Grabowski Elf-reĝo Esperanto Arg-1694-588 2013-02-26 14:50 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Elfreĝo Esperanto Arg-1242-588 2012-10-18 16:09 Manfred nur tiun forigu
Richard Schulz Elfregho Esperanto Arg-1186-588 2014-03-14 13:06 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfregho

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfreĝo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elf-reĝo

 
tradukita de Richard Schulz   tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Antoni Grabowski
 
Malfrua ĉeval' en nokta vent'?   Rajdadas tra vent' kaj noktnebul'   Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'?
La patro estas en korturment'.   la patro kun febranta etul'.   Jen estas patro kun infanet':
Enbrake tenas infanon li,   La knabon firmtenas sur sia sel'.   Li havas knabon en zorga pen',
sekure, tamen kun zorg' pri ghi.   brakŝirmas lin varme sub mantel'.   Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'.
 
Fileto, kial vi timas nur? -   "Ho fil', vi tremas, ŝvitperlas la frunt'`?"   "Filet', vi kial ektremis pro tim'?"
Eksonas, paĉjo, elfa murmur'.   "Jen, patro, elforeĝ' en profund',   "Patreto, jen! elfreĝ' en proksim'!
Jen glitas reĝo kun elfoj mil. -   la elforeĝo kun kron' kaj trenaĵ'."   La elforeĝo, kun vost' kaj kron'!"
Nebul' ĝi estas, mia fil'. -   "Filet', nebul' nur kaj arbaĵ'."   "Filet', ĝi estas nebulzon'."
 
"Ho, ĉarma knabo, sekvu min!   "Vi ĉarma knab', ho, venu nun,   "Ho venu do, infan' al mi!
Juvelojn havas mia patrin'.   ni kune ludos en bril' de lun'.   Mi belajn ludojn ludos kun vi:
Kolorajn florojn ricevos vi,   Kaj buntaj floroj ĝojigos vin,   Ĉe l' bordo brilas kolora flor',
Kaj vi ludos gaje kun papili'."   orajn vestojn havas mia patrin'."   Mia panjo havas vestojn el or'!"
 
Ho patro, ho paĉjo, la elfreĝo jen!   "Ho patro, ho patro, ĉu aŭdas ne vi?   "Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret',
Li logas min for al luksa festen'! -   L'elfreĝo dolĉe promesas al mi."   Kion promesas elfreĝ' en sekret'?" —
Ne timu! Dormu, mia etul'!   "Karulo, trankviliĝu, infan',   "Ne timu, filet', ne timu vi,
Susuras arboj en la nebul'. -   susuras vento tra seka kan'."   Murmuras vent' en velka foli'."
 
"Nu venu, fajna knabo, kun mi!   "Vi, ĉarma knab', akompanu min,   "Knabeto bela, sekvu min',
La princinoj zorgos kun ĉarm' pri vi.   la filinoj vartos, dorlotos vin.   La filinoj miaj vartados vin'.
La princinoj dancos dumnokte en rond'   La filinoj dancos en nokta rondad',   La filinoj, lertaj en danca rond-form',
Kaj kante vin lulos en bela rotond'."   vin lulos kaj kantos por via dormad'".   Kantante, dancante vin lulos al dorm'."
 
Ho patro, ho paĉjo, filinoj de l' reĝ'   "Ho patro, ho patro," ĝemegas la fil',   "Patret', ĉu vi vidas, patret", mia kar'?
Insidas tie malantaŭ la heĝ'. -   "elfinoj jen kun obskura bril'!"   En lok' malhela jen elfinar'!"
Mi bone vidas, mia filet',   "Filet', filet', ekkonas mi ĝin,   "Filet', filet', mi vidas precize: 1)
De grizaj salikoj jen estas aret'. -   salikoj la grizaj trompas nur vin."   Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize."
 
"Mi nepre vin bezonas por mia eskort'.   "Mi amas vin, allogas min via belec',   "Mi amas vin, ĉarma vi, mia knabet',
Se vi ne konsentas, estiĝu perfort'!" -   kaj se vi ne volas, vin venkos fortec'!"   Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet'!"
Ho patro, ho paĉjo, ve, kia kruel'!   "Ho, patro, li venas, nun sentas mi lin!   "Patreto, patreto, li prenas min for!
Elfreĝo venis al sia cel'! -   Elfreĝo krude perfortas min."   Elfreĝo kaptas min, ho dolor'!"
 
La patro rajdas kun granda rapid'.   Rapid-horora la patra rajdad' -   La patro ektremis, kun granda rapid'
Li timas. En brak' lia ĝemas la id'.   en brak' aŭdiĝas singulta ĝemad'.   Li rajdas, kaj plende en brak' ĝemas l' id'.
Li pene venas al la kort'.   Kun pen' li venas ĝis la kort',   Alvenas patr' al hejma kort',
La knabon prenis jam for la mort'.   prenita estas la knab' - de l'mort'.   L' infanon prenis jam for la mort'.
 
Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

Tiu chi traduko aperis en 1981-07-01 en
la Vestfaliaj Flugfolioj, kiujn eldonis
Richard Schulz (Rikardo Shulco) mem. Pri
Richard Schulz vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
    Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

 
 
    Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.
sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.
  1) Mi, Manfred Retzlaff, proponas por tio,
ke la rimvortoj estu – same kiel en la
originale – akcentataj sur la lasta
silabo, jenan ŝanĝon: \\„Fileto,
precize mi vida ĝin:\\La grizaj salikoj
jen trompas vin.“