Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard Schulz Elfregho Esperanto Arg-1186-588 2014-03-14 13:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Elfreĝo Esperanto Arg-1242-588 2012-10-18 16:09 Manfred nur tiun forigu
Antoni Grabowski Elf-reĝo Esperanto Arg-1694-588 2013-02-26 14:50 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Erlkönig Germana Arg-1185-588 2013-02-26 14:59 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfregho

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfreĝo

 
tradukita de Richard Schulz   tradukita de Joachim Gießner
 
Malfrua ĉeval' en nokta vent'?   Rajdadas tra vent' kaj noktnebul'
La patro estas en korturment'.   la patro kun febranta etul'.
Enbrake tenas infanon li,   La knabon firmtenas sur sia sel'.
sekure, tamen kun zorg' pri ghi.   brakŝirmas lin varme sub mantel'.
 
Fileto, kial vi timas nur? -   "Ho fil', vi tremas, ŝvitperlas la frunt'`?"
Eksonas, paĉjo, elfa murmur'.   "Jen, patro, elforeĝ' en profund',
Jen glitas reĝo kun elfoj mil. -   la elforeĝo kun kron' kaj trenaĵ'."
Nebul' ĝi estas, mia fil'. -   "Filet', nebul' nur kaj arbaĵ'."
 
"Ho, ĉarma knabo, sekvu min!   "Vi ĉarma knab', ho, venu nun,
Juvelojn havas mia patrin'.   ni kune ludos en bril' de lun'.
Kolorajn florojn ricevos vi,   Kaj buntaj floroj ĝojigos vin,
Kaj vi ludos gaje kun papili'."   orajn vestojn havas mia patrin'."
 
Ho patro, ho paĉjo, la elfreĝo jen!   "Ho patro, ho patro, ĉu aŭdas ne vi?
Li logas min for al luksa festen'! -   L'elfreĝo dolĉe promesas al mi."
Ne timu! Dormu, mia etul'!   "Karulo, trankviliĝu, infan',
Susuras arboj en la nebul'. -   susuras vento tra seka kan'."
 
"Nu venu, fajna knabo, kun mi!   "Vi, ĉarma knab', akompanu min,
La princinoj zorgos kun ĉarm' pri vi.   la filinoj vartos, dorlotos vin.
La princinoj dancos dumnokte en rond'   La filinoj dancos en nokta rondad',
Kaj kante vin lulos en bela rotond'."   vin lulos kaj kantos por via dormad'".
 
Ho patro, ho paĉjo, filinoj de l' reĝ'   "Ho patro, ho patro," ĝemegas la fil',
Insidas tie malantaŭ la heĝ'. -   "elfinoj jen kun obskura bril'!"
Mi bone vidas, mia filet',   "Filet', filet', ekkonas mi ĝin,
De grizaj salikoj jen estas aret'. -   salikoj la grizaj trompas nur vin."
 
"Mi nepre vin bezonas por mia eskort'.   "Mi amas vin, allogas min via belec',
Se vi ne konsentas, estiĝu perfort'!" -   kaj se vi ne volas, vin venkos fortec'!"
Ho patro, ho paĉjo, ve, kia kruel'!   "Ho, patro, li venas, nun sentas mi lin!
Elfreĝo venis al sia cel'! -   Elfreĝo krude perfortas min."
 
La patro rajdas kun granda rapid'.   Rapid-horora la patra rajdad' -
Li timas. En brak' lia ĝemas la id'.   en brak' aŭdiĝas singulta ĝemad'.
Li pene venas al la kort'.   Kun pen' li venas ĝis la kort',
La knabon prenis jam for la mort'.   prenita estas la knab' - de l'mort'.
 
Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

Tiu chi traduko aperis en 1981-07-01 en
la Vestfaliaj Flugfolioj, kiujn eldonis
Richard Schulz (Rikardo Shulco) mem. Pri
Richard Schulz vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
 
 
    Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.
sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.