Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Gießner, Joachim Elfreĝo Esperanto Arg-1242-588 2012-10-18 16:09 Manfred nur tiun aldonu
Goethe, Johann Wolfgang von * Erlkönig Germana Arg-1185-588 2013-02-26 14:59 Manfred nur tiun aldonu
Grabowski, Antoni Elf-reĝo Esperanto Arg-1694-588 2013-02-26 14:50 Manfred nur tiun aldonu
Schulz, Richard Elfregho Esperanto Arg-1186-588 2014-03-14 13:06 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfregho

 
tradukita de Richard Schulz
 
Malfrua ĉeval' en nokta vent'?
La patro estas en korturment'.
Enbrake tenas infanon li,
sekure, tamen kun zorg' pri ghi.
 
Fileto, kial vi timas nur? -
Eksonas, paĉjo, elfa murmur'.
Jen glitas reĝo kun elfoj mil. -
Nebul' ĝi estas, mia fil'. -
 
"Ho, ĉarma knabo, sekvu min!
Juvelojn havas mia patrin'.
Kolorajn florojn ricevos vi,
Kaj vi ludos gaje kun papili'."
 
Ho patro, ho paĉjo, la elfreĝo jen!
Li logas min for al luksa festen'! -
Ne timu! Dormu, mia etul'!
Susuras arboj en la nebul'. -
 
"Nu venu, fajna knabo, kun mi!
La princinoj zorgos kun ĉarm' pri vi.
La princinoj dancos dumnokte en rond'
Kaj kante vin lulos en bela rotond'."
 
Ho patro, ho paĉjo, filinoj de l' reĝ'
Insidas tie malantaŭ la heĝ'. -
Mi bone vidas, mia filet',
De grizaj salikoj jen estas aret'. -
 
"Mi nepre vin bezonas por mia eskort'.
Se vi ne konsentas, estiĝu perfort'!" -
Ho patro, ho paĉjo, ve, kia kruel'!
Elfreĝo venis al sia cel'! -
 
La patro rajdas kun granda rapid'.
Li timas. En brak' lia ĝemas la id'.
Li pene venas al la kort'.
La knabon prenis jam for la mort'.
 
Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

Tiu chi traduko aperis en 1981-07-01 en
la Vestfaliaj Flugfolioj, kiujn eldonis
Richard Schulz (Rikardo Shulco) mem. Pri
Richard Schulz vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.