Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard Schulz Elfregho Esperanto Arg-1186-588 2014-03-14 13:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Elfreĝo Esperanto Arg-1242-588 2012-10-18 16:09 Manfred nur tiun forigu
Antoni Grabowski Elf-reĝo Esperanto Arg-1694-588 2013-02-26 14:50 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Erlkönig Germana Arg-1185-588 2013-02-26 14:59 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Erlkönig

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfregho

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfreĝo

 
    tradukita de Richard Schulz   tradukita de Joachim Gießner
 
Wer reitet so spät durch Nacht und Wind?   Malfrua ĉeval' en nokta vent'?   Rajdadas tra vent' kaj noktnebul'
Es ist der Vater mit seinem Kind;   La patro estas en korturment'.   la patro kun febranta etul'.
Er hat den Knaben wohl in dem Arm,   Enbrake tenas infanon li,   La knabon firmtenas sur sia sel'.
Er fasst ihn sicher, er hält ihn warm.   sekure, tamen kun zorg' pri ghi.   brakŝirmas lin varme sub mantel'.
 
Mein Sohn, was birgst du so bang dein Gesicht? —   Fileto, kial vi timas nur? -   "Ho fil', vi tremas, ŝvitperlas la frunt'`?"
Siehst, Vater, du den Erlkönig nicht?   Eksonas, paĉjo, elfa murmur'.   "Jen, patro, elforeĝ' en profund',
Den Erlenkönig mit Kron’ und Schweif? —   Jen glitas reĝo kun elfoj mil. -   la elforeĝo kun kron' kaj trenaĵ'."
Mein Sohn, es ist ein Nebelstreif. —   Nebul' ĝi estas, mia fil'. -   "Filet', nebul' nur kaj arbaĵ'."
 
„Du liebes Kind, komm, geh mit mir!   "Ho, ĉarma knabo, sekvu min!   "Vi ĉarma knab', ho, venu nun,
Gar schöne Spiele spiel’ ich mit dir;   Juvelojn havas mia patrin'.   ni kune ludos en bril' de lun'.
Manch’ bunte Blumen sind an dem Strand,   Kolorajn florojn ricevos vi,   Kaj buntaj floroj ĝojigos vin,
Meine Mutter hat manch gülden Gewand.“ —   Kaj vi ludos gaje kun papili'."   orajn vestojn havas mia patrin'."
 
Mein Vater, mein Vater, und hörest du nicht,   Ho patro, ho paĉjo, la elfreĝo jen!   "Ho patro, ho patro, ĉu aŭdas ne vi?
Was Erlenkönig mir leise verspricht? —   Li logas min for al luksa festen'! -   L'elfreĝo dolĉe promesas al mi."
Sei ruhig, bleibe ruhig, mein Kind;   Ne timu! Dormu, mia etul'!   "Karulo, trankviliĝu, infan',
In dürren Blättern säuselt der Wind. —   Susuras arboj en la nebul'. -   susuras vento tra seka kan'."
 
„Willst, feiner Knabe, du mit mir gehn?   "Nu venu, fajna knabo, kun mi!   "Vi, ĉarma knab', akompanu min,
Meine Töchter sollen dich warten schön;   La princinoj zorgos kun ĉarm' pri vi.   la filinoj vartos, dorlotos vin.
Meine Töchter führen den nächtlichen Reihn   La princinoj dancos dumnokte en rond'   La filinoj dancos en nokta rondad',
Und wiegen und tanzen und singen dich ein.“ —   Kaj kante vin lulos en bela rotond'."   vin lulos kaj kantos por via dormad'".
 
Mein Vater, mein Vater, und siehst du nicht dort   Ho patro, ho paĉjo, filinoj de l' reĝ'   "Ho patro, ho patro," ĝemegas la fil',
Erlkönigs Töchter am düstern Ort? —   Insidas tie malantaŭ la heĝ'. -   "elfinoj jen kun obskura bril'!"
Mein Sohn, mein Sohn, ich seh’ es genau:   Mi bone vidas, mia filet',   "Filet', filet', ekkonas mi ĝin,
Es scheinen die alten Weiden so grau. —   De grizaj salikoj jen estas aret'. -   salikoj la grizaj trompas nur vin."
 
„Ich liebe dich, mich reizt deine schöne Gestalt;   "Mi nepre vin bezonas por mia eskort'.   "Mi amas vin, allogas min via belec',
Und bist du nicht willig, so brauch’ ich Gewalt.“ —   Se vi ne konsentas, estiĝu perfort'!" -   kaj se vi ne volas, vin venkos fortec'!"
Mein Vater, mein Vater, jetzt faßt er mich an!   Ho patro, ho paĉjo, ve, kia kruel'!   "Ho, patro, li venas, nun sentas mi lin!
Erlkönig hat mir ein Leids getan! —   Elfreĝo venis al sia cel'! -   Elfreĝo krude perfortas min."
 
Dem Vater grauset’s; er reitet geschwind,   La patro rajdas kun granda rapid'.   Rapid-horora la patra rajdad' -
Er hält in Armen das ächzende Kind,   Li timas. En brak' lia ĝemas la id'.   en brak' aŭdiĝas singulta ĝemad'.
Erreicht den Hof mit Mühe und Not;   Li pene venas al la kort'.   Kun pen' li venas ĝis la kort',
In seinen Armen das Kind war tot.   La knabon prenis jam for la mort'.   prenita estas la knab' - de l'mort'.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).

Pri la verkinto vidu la retejon
http://de.wikipedia.orgwikiJohann_Wolfgang_von_Goethe,
pri la tradukinto la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Antoni_Grabowski.
Pri la balado vidu:
http://de.wikipedia.org/wiki/Erlkönig_(Ballade).
La muzikon, kiun verkis la germana komponisto
Franz Schubert, oni povas aŭdi en la reta
video http://www.youtube.com/watch?v=e40Mm8baD7A.
Pri la komponisto informiĝu en
http://de.wikipedia.org/wiki/Franz_Schubert-
  Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

Tiu chi traduko aperis en 1981-07-01 en
la Vestfaliaj Flugfolioj, kiujn eldonis
Richard Schulz (Rikardo Shulco) mem. Pri
Richard Schulz vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
 
 
        Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.
sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.