Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Klaus Groth * Lindenblüte Germana Arg-1182-587 2012-05-16 14:35 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Tilioflor' Esperanto 1985-04-18 Arg-1183-587 | MR-270.3 2012-05-16 14:38 Manfred nur tiun forigu

Klaus Groth,
Tilioflor'

 

Klaus Groth,
Lindenblüte

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Endormiga odor’   Duftet die Lindenblüt’
Nokte flarigas sin;   Schläfernd zur Nacht,
Estas tilia flor’,   Duftet mir ins Gemüt,
Kiu tristigas min.   Was mich traurig macht.
Pensas vi eble pri   Denkst wohl noch, Lindenbaum,
Via florsonĝo, tili’?   Denkst an den Blütentraum?
Aĥ, estis ŝaŭmo ĝi,   Ach, es war eitel Schaum
Kaj estas for.   Und ist verblüht.
 
Kantas la najtingal’   Klaget die Nachtigall
En la vesper’,   Abends ihr Leid,
Sonas defore al   Kommt’s mit dem Liederschall
Mi la sufer’.   Wie aus ferner Zeit.
Pensas dumnokte vi   Denkst du im Nachtgesang,
Kiel kortuŝis ĝi?   Wie’s einst zu Herzen drang?
Aĥ, ja nur melodi’   Ach, es war leerer Klang
Estis en ver’.   Und ist schon weit.
 
Traduko de la Germana poemo "Lindenblüte"
de Klaus Groth (*1819-04-24 - †1899.06-01)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1985-04-18.
 
    Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Klaus Groth (*1819-04-24 - †1899.06-01).