Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Tilioflor' Esperanto 1985-04-18 Arg-1183-587 | MR-270.3 2012-05-16 14:38 Manfred nur tiun forigu
Klaus Groth * Lindenblüte Germana Arg-1182-587 2012-05-16 14:35 Manfred nur tiun aldonu

Klaus Groth,
Tilioflor'

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Endormiga odor’
Nokte flarigas sin;
Estas tilia flor’,
Kiu tristigas min.
Pensas vi eble pri
Via florsonĝo, tili’?
Aĥ, estis ŝaŭmo ĝi,
Kaj estas for.
 
Kantas la najtingal’
En la vesper’,
Sonas defore al
Mi la sufer’.
Pensas dumnokte vi
Kiel kortuŝis ĝi?
Aĥ, ja nur melodi’
Estis en ver’.
 
Traduko de la Germana poemo "Lindenblüte"
de Klaus Groth (*1819-04-24 - †1899.06-01)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1985-04-18.