Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Vintra amo Esperanto 1984-02-28 Arg-1181-586 | MR-071-2 2012-12-30 18:42 Manfred nur tiun forigu
Klaus Groth * Winterliebe Germana Arg-1180-586 2012-05-16 14:21 Manfred nur tiun aldonu

Klaus Groth,
Vintra amo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
La prujno pendis en tili’,
tra kiu fluis luma hel’;
vidiĝis via dom’ al mi
samkiel fe-kastel’.
 
Tra la fenestro vidis mi
en via ĉambro stari vin;
en la sunbrilon paŝis vi,
malhela vi fein’!
 
Printempan varmon sentis mi;
sed tuj min memorigis la
frosteca man-salut’ de vi,
ke estis vintro ja.
 
Traduko de la Germana poemo "Winterliebe"
de Klaus Groth (*1819-04-24 - †1899.06-01)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1984-02-28.

La poemo troviĝas ankaŭ en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/vintra_amo.html.