Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Valoras tamen Esperanto 1984-07 Arg-1179-585 | MR-189-3 2012-05-14 21:31 Manfred nur tiun forigu
Joachim Ringelnatz * Es lohnt sich doch Germana Arg-1178-585 2012-05-14 21:25 Manfred nur tiun aldonu

Joachim Ringelnatz,
Valoras tamen

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Valoras tamen nian penon, ke
ni plisimpliĝu je pretentoj niaj.
Kaj estas ne grandanimeco, se
toleras ni la kredon de aliaj.
 
Kaj se la diro veras, ke natur‘
pasio estas – bona aŭ malbona –
enlaĉa nodo malligeblas nur 1)
per amo kaj trankvil‘ memdona. 2)
 
 
Traduko de la Germana poemo "Es lohnt sich
doch" de Joachim Ringelnatz (Hans Bötticher,
*1883 - †1934) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-07.
 
1) aŭ: solveblas nodo en ŝubendo nur
2) aŭ: trankvile kaj per am' memdona.