Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Genuo-pendo Esperanto 1983-02 Arg-1177-584 | MR-034-2 2012-05-14 18:39 Manfred nur tiun forigu
Joachim Ringelnatz * Kniehang Germana Arg-1176-584 2012-05-14 18:39 Manfred nur tiun aldonu

Joachim Ringelnatz,
Genuo-pendo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Mi pendas de turn-stango
kaj kapen fluas la sango.
Se estus mi vesperto,
mi kaptus insektojn kun lerto,
samkiel museto fluganta;
dumtage mi estus pendanta
en iu angulo malhela,
dormante en sonĝo miela.
Ho, mia verto – ve-sperto!
Sentiĝas al mi la inerto!
- Perversa vespera vesperto -
Ne eblas plu!
Tra iu tru‘
malsupre en mia kranio
elfluas jam mia racio.
 
Traduko de la Germana poemo "Kniehang" de
Joachim Ringelnatz (Hans Bötticher, *1883
- †1934) en Esperanton de Manfredo
Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner
Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04)
en 1983-02.