Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Augustin Wibbelt * Die Lippe wandelt sacht mit leiser Welle Germana Arg-1157-573 2012-07-19 18:45 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff La Lipo fluas lante Esperanto 2010-10-28 Arg-1196-573 | MR-497-1 2012-08-24 23:20 mgr nur tiun forigu

Augustin Wibbelt,
La Lipo fluas lante

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
La Lip' mallaŭte tra herbejoj fluas,
Preĝeja turo alte levas sin:
Hercfeld' kun tombo tie ĉi situas
De milda reĝ-devena sinjorin'.
 
La propran ĉerkon ĉiam ŝi plenigis
Per donoj ĝis la rando tie ĉi.
Almozpetantojn ĉiujn ŝi satigis,
Volonte ĉiam estis preta ŝi.
 
Konsekris ŝi la ĉerkon per donaco
Kaj pie kovris ŝi per tio sin,
Ekdormis ŝi en la Sinjor'. Ho, graco!
Ripozas dolĉe ŝi. Ho, kia fin'!
 
Ankoraŭ post la mort' per dono pia
Mizeron de l' popol' mildigis ŝi.
Mirakloj floris super tombo ŝia;
Ĉar ol la mort' la amo estas forta pli.
 
Forpasis ekde tiam mil-cent jaroj,
Jam ne ekzistas plu la pra-arbar',
Ekbrilas ĉie ore la spikaroj,
Sed tamen ja malsatas la homar'.
 
El malproksimo venas pilgrimuloj
Al vi, ho kara milda sinjorin'.
Malfermu l' ujojn al ni almozuloj,
Per donoj ree regaligu nin.
 
Ne mildigendas nur de l' korp' sufero,
Malsatas la animoj multe pli,
Pli granda estas la anim-mizero,
Propete volu helpi homojn vi.
 
Volonte donis multon vi surtere
Kaj riĉe ĉerpis el la ĉerko vi.
En la eterna vivo vi ja vere
Kun Dia graco helpis vi al ni.
 
Sed ni, ni volas danki vin por ĉiam,
Sur viaj vojoj krede iru ni.
Atingos ni la alta celon tiam,
Ekvidos ĝoje iam vin ĉe Di'.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lippe
wandelt sacht mit leiser Welle" de Augustin
Wibbelt (*1862-09-19 - †1947-09-14)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 2010-10-28.

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiu ĉi poemon
en la kajero "La preĝejo kaj tombejo de
la sanktulino Ida von Herzfeld", eldonita
en 2003-05.13 de la katolika paroĥo de
Sankta Ida en Hercfeld`, Kirchplatz 3,
D-59510 Lippetal-Herzfeld. Interreto:
www.st-ida-herzfeld.de.