Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Albrecht Kronenberger Aŭdu, paŝtistoj Esperanto 1990 Arg-1142-565 2010-09-20 11:11 Manfred nur tiun forigu
Mari Ruef Hofer Come, all ye shepherds Angla 1912 Arg-1141-565 2010-09-20 10:58 Manfred nur tiun aldonu
Carl Riedel * Kommet, ihr Hirten Germana Arg-1139-565 2012-12-26 14:08 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 44 Nesem vám noviny ĉeĥa Arg-1460-565 2012-12-26 12:32 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Venu, paŝtistoj Esperanto 1982 Arg-1140-565 | MR-014-3 2010-09-20 10:01 Manfred nur tiun forigu

Carl Riedel,
Aŭdu, paŝtistoj

 

Carl Riedel,
Venu, paŝtistoj

 
tradukita de Albrecht Kronenberger   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Aŭdu, paŝtisto,   Venu, paŝtistoj,
mi diras al vi   Vi homoj al ni!
Bonan sciigon   Venu kaj vidu
pri l' Filo de Di':   La filon de Di’!
Enkarniĝinta,   Kristo hodiaŭ
ĵus naskiĝinta,   Por vi naskiĝis,
Ĉirkaŭvindita,   Via Savanto
entrogigita.   Li elektiĝis.
Gloron al Li!   |: Ne timu vi! :|
 
Vidu, homidoj,   Venu rigardi
la amon de Di'.   Vi tion kun ni,
Malsupreniris   Kion promesis
la Vorto por vi.   Ĉiel-melodi’!
Kruce murdota,   Kion vi trovos.
entombigota,   Ni diskonigu,
Resurektonta,   Kaj la Sinjoron
ĉiel-ironta.   Ni honorigu!
Gloron al Li!   |: Haleluja! :|
 
Venu, kristanoj,   Estas ĝojego
rapidu al Li,   Por la paŝtistar’,
Kiu bebiĝis   La sciigaĵo
en stalo por vi.   De la anĝelar’:
Miru ĝojante,   Inter la homoj
kore kantante,   Nun iĝu paco
Genufleksante,   Kaj sur la tero
Lin adorante.   La Dia graco.
Gloron al Li!   |: Al Di’ honor! :|
 
Traduko de la Germana poemo "Kommet, ihr
Hirten" de Carl Riedel (*1827-10.05 -
†1888-06-03) en Esperanton de
Albrecht Kronenberger (*1940-01-21) en
1990.

Tiu ĉi traduko troviĝas en la retejo
http://reocities.com/cigneto/thctxt/a/auxdupasx1.html.
  Traduko de la Germana poemo "Kommet, ihr
Hirten" de Carl Riedel (*1827-10.05 -
†1888-06-03) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1982.

La muziknotojn vidu jen:
http://www.lieder-archiv.de/lieder/show_song.php?ix=200038.