Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Albrecht Kronenberger Aŭdu, paŝtistoj Esperanto 1990 Arg-1142-565 2010-09-20 11:11 Manfred nur tiun forigu
Mari Ruef Hofer Come, all ye shepherds Angla 1912 Arg-1141-565 2010-09-20 10:58 Manfred nur tiun aldonu
Carl Riedel * Kommet, ihr Hirten Germana Arg-1139-565 2012-12-26 14:08 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 44 Nesem vám noviny ĉeĥa Arg-1460-565 2012-12-26 12:32 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Venu, paŝtistoj Esperanto 1982 Arg-1140-565 | MR-014-3 2010-09-20 10:01 Manfred nur tiun forigu

Carl Riedel,
Venu, paŝtistoj

 

Carl Riedel,
Aŭdu, paŝtistoj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Albrecht Kronenberger
 
Venu, paŝtistoj,   Aŭdu, paŝtisto,
Vi homoj al ni!   mi diras al vi
Venu kaj vidu   Bonan sciigon
La filon de Di’!   pri l' Filo de Di':
Kristo hodiaŭ   Enkarniĝinta,
Por vi naskiĝis,   ĵus naskiĝinta,
Via Savanto   Ĉirkaŭvindita,
Li elektiĝis.   entrogigita.
|: Ne timu vi! :|   Gloron al Li!
 
Venu rigardi   Vidu, homidoj,
Vi tion kun ni,   la amon de Di'.
Kion promesis   Malsupreniris
Ĉiel-melodi’!   la Vorto por vi.
Kion vi trovos.   Kruce murdota,
Ni diskonigu,   entombigota,
Kaj la Sinjoron   Resurektonta,
Ni honorigu!   ĉiel-ironta.
|: Haleluja! :|   Gloron al Li!
 
Estas ĝojego   Venu, kristanoj,
Por la paŝtistar’,   rapidu al Li,
La sciigaĵo   Kiu bebiĝis
De la anĝelar’:   en stalo por vi.
Inter la homoj   Miru ĝojante,
Nun iĝu paco   kore kantante,
Kaj sur la tero   Genufleksante,
La Dia graco.   Lin adorante.
|: Al Di’ honor! :|   Gloron al Li!
 
Traduko de la Germana poemo "Kommet, ihr
Hirten" de Carl Riedel (*1827-10.05 -
†1888-06-03) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1982.

La muziknotojn vidu jen:
http://www.lieder-archiv.de/lieder/show_song.php?ix=200038.
  Traduko de la Germana poemo "Kommet, ihr
Hirten" de Carl Riedel (*1827-10.05 -
†1888-06-03) en Esperanton de
Albrecht Kronenberger (*1940-01-21) en
1990.

Tiu ĉi traduko troviĝas en la retejo
http://reocities.com/cigneto/thctxt/a/auxdupasx1.html.