Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Albrecht Kronenberger Aŭdu, paŝtistoj Esperanto 1990 Arg-1142-565 2010-09-20 11:11 Manfred nur tiun aldonu
Mari Ruef Hofer Come, all ye shepherds Angla 1912 Arg-1141-565 2010-09-20 10:58 Manfred nur tiun aldonu
Carl Riedel * Kommet, ihr Hirten Germana Arg-1139-565 2012-12-26 14:08 Manfred nur tiun forigu
N. N. 44 Nesem vám noviny ĉeĥa Arg-1460-565 2012-12-26 12:32 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Venu, paŝtistoj Esperanto 1982 Arg-1140-565 | MR-014-3 2010-09-20 10:01 Manfred nur tiun forigu

Carl Riedel,
Venu, paŝtistoj

 

Carl Riedel,
Kommet, ihr Hirten

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Venu, paŝtistoj,   Kommet, ihr Hirten,
Vi homoj al ni!   Ihr Männer und Fraun!
Venu kaj vidu   Kommet, das liebliche
La filon de Di’!   Kindlein zu schaun!
Kristo hodiaŭ   Christus, der Herr,
Por vi naskiĝis,   Ist heute geboren,
Via Savanto   Den Gott zum Heiland
Li elektiĝis.   Euch hat erkoren.
|: Ne timu vi! :|   |: Fürchtet euch nicht! :|
 
Venu rigardi   Lasset uns sehen
Vi tion kun ni,   In Bethlehems Stall,
Kion promesis   Was uns verheißen
Ĉiel-melodi’!   Der himmlische Schall!
Kion vi trovos.   Was wir dort finden,
Ni diskonigu,   Lasset uns künden,
Kaj la Sinjoron   Lasset uns preisen
Ni honorigu!   In frommen Weisen.
|: Haleluja! :|   |: Allelujah! :|
 
Estas ĝojego   Wahrlich, die Engel
Por la paŝtistar’,   Verkündigen heut
La sciigaĵo   Bethlehems Hirtenvolk
De la anĝelar’:   Gar große Freud:
Inter la homoj   Nun soll es werden
Nun iĝu paco   Frieden auf Erden,
Kaj sur la tero   Den Menschen allen
La Dia graco.   Ein Wohlgefallen.
|: Al Di’ honor! :|   |: Ehre sei Gott! :|
 
Traduko de la Germana poemo "Kommet, ihr
Hirten" de Carl Riedel (*1827-10.05 -
†1888-06-03) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1982.

La muziknotojn vidu jen:
http://www.lieder-archiv.de/lieder/show_song.php?ix=200038.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Carl Riedel (*1827-10.05 - †1888-06-03).

Vidu ankaŭ la retejon
http://ingeb.org/spiritua/kommetih.html
kaj la muziknotojn jen:
http://www.lieder-archiv.de/lieder/show_song.php?ix=200038.
Aŭdeblas la melodio jen:
http://ingeb.org/Lieder/kommetih.mid.
Vidu ankaŭ:
http://www.lieder-archiv.de/kommet_ihr_hirten-notenblatt_200038.html.