Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo * Dormu nun, infanet' Esperanto Arg-1134-562 2010-09-19 10:20 Manfred nur tiun forigu

Manfredo Ratislavo,
Dormu nun, infanet'

 
Dormu nun, infanet’,
sonĝu dolĉe vi,
gardos vin anĝelet’
kaj la kara Di’.
 
Subiris jam la sun’,
alte ĉe l’ ciel’
staras la hela lun’,
ankaŭ kelka stel’.
 
Se volos nia Di’,
levos sin la sun’,
kaj revekiĝos vi,
dormu bone nun.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

Mi, Manfred Retzlaff, verkis tiun por miaj
malgrandaj infanoj kiel endormigan kanton.
Ĝi estas kantebla laŭ propra melodio.