Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo * Dormu, mia infanet' Esperanto 1990 Arg-1133-561 2010-09-19 10:10 Manfred nur tiun forigu

Manfredo Ratislavo,
Dormu, mia infanet'

 
Dormu, mia infanet’!
Gardos vin la anĝelet’,
Amas vin la kara Di’,
Dormu, sonĝu dolĉe vi!
 
Malleviĝis jam la sun’,
Lumas la duona lun’,
Staras alte ĉe l’ ciel’
Ankaŭ la vespera stel’.
 
Kaj se volos nia Di’,
Morgaŭ revekiĝos vi,
Levos ree sin la sun’.
Dormu, sonĝu dolĉe nun!
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04), publikigita 1990.

Mi, Manfred Retzlaff, verkis tiun kiel
endormigan kanton por miaj infanoj. Ĝi
estas kantebla laŭ iu rusa aŭ siberia
melodio, kiun mi iam aŭdis en Radio
Moskvo.