Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Freiherr von Eichendorff * Der Morgen Germana Arg-1131-560 2014-04-23 17:23 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff La mateno Esperanto Arg-1132-560 2014-04-23 17:24 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
La mateno

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
La unua sunradi'
Flugas tra la valo ĉi,
Eksusuras la arbaro
Kaj ekflugas la birdaro.
 
Kaj pro ĝoj' eksaltas la
Homo kaj ekkrias: Ja
Same min kantad' flugigas,
De la ter' ĝi min malligas.
 
Eksteren hom'! Vi vidos ja:
Se io nokte premis vin,
Foriĝos ĝi! Facile la
Mateno rebonigos ĝin.
 
Traduko de la Germana poemo "Der Morgen"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).