Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Kun bukedo de kampfloroj Esperanto 1991-05 Arg-109-56 | MR-244-2a 2003-10-25 20:54 Manfred nur tiun forigu
Annette von Droste-Hülshoff * Mit einem Feldblumenstrauß Germana Arg-108-56 | MR-244-2a 2003-10-25 20:46 Manfred nur tiun aldonu

Annette von Droste-Hülshoff,
Kun bukedo de kampfloroj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Kaj kvankam estas ŝtorma Maj’,
pluvegas kaj eĉ hajlas ĝi,
ja tamen estas bela kaj
ĝojiga unu tag’ por mi.
 
Ja estas unu tago de
ĉi aĉa Majo kara pli,
ĉu brilas la ĉiel’ aŭ ne,
egalas tio ja al mi.
 
Ne povis ĝi deteni min,
kampflorbukedon trovis mi,1)
kisante vin, mi donas ĝin
kun tiu simpla kant’ al vi.
 
Traduko de la Germana poemo "Mit einem
Feldblumenstrauß" de Annette von
Droste-Hülshoff (*1797-01-10 -
†1848-05-24) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1991-05.
 
1) aŭ: bukedon mian trovis mi,