Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff [Diru vi, ho karulino] Esperanto Arg-1120-555 2010-09-13 20:55 Manfred nur tiun aldonu
Leopold Blumental [Karulin', vi devas diri] Esperanto Arg-1122-555 2010-09-13 22:21 mgr nur tiun forigu
Heinrich Heine * [Liebste, sollst mir heute sagen] Germana Arg-1119-555 2010-09-13 20:50 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
[Karulin', vi devas diri]

 
tradukita de Leopold Blumental
 
Karulin', vi devas diri,
Ĉu ne sonĝo estas vi,
En somera tag' florinta
El poeta fantazi'?
 
Ne! erar'! ... Buŝeton tian,
Sorĉon de la okulet',
Tiel dolĉan knabineton
Ne ekkreos la poet'!
 
Nur vampirojn, baziliskojn,
Monstrojn, idojn de malam',
Nur terurajn fablajn bestojn,
Poetara kreas flam'!
 
Vin do ... kaj ruzecon vian
Ĉe anĝela vizaĝet',
La rigardojn piajn .., falsajn ...
Ne eksonĝos la poet'!
 
Traduko de la Germana poemo "[Liebste,
sollst mir heute sagen]" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Leopold Blumental (Leo
Belmont, *1865-03-08 - †1941-10-19).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
La germanan originan version verkitan de
Heinrich Heine vidu: "Buch der Lieder",
sekcio "Lyrisches Intermezzo", n-ro XVI.
- Informoj pri la tradukinto Leopold
Blumental (kaŝnomo: Leo Belmont) troviĝas
en la vikipedia retejo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Leo_Belmont.