Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff [Diru vi, ho karulino] Esperanto Arg-1120-555 2010-09-13 20:55 Manfred nur tiun forigu
Leopold Blumental [Karulin', vi devas diri] Esperanto Arg-1122-555 2010-09-13 22:21 mgr nur tiun aldonu
Heinrich Heine * [Liebste, sollst mir heute sagen] Germana Arg-1119-555 2010-09-13 20:50 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
[Diru vi, ho karulino]

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Diru vi, ho karulino,
Nun al mi, ĉu estas vi
Sonĝobild’ el mia sino,
El poeta fantazi’?
 
Sed ne! Tian infaneton,
Tian ravan brilon de
La okuloj, la buŝeton,
Kreas la poeto ne.
 
Baziliskojn, vampiraĉojn,
Drakojn, de l’ infero la
Plej timigajn fi-bestaĉojn
Kreas la poeto ja.
 
Sed ne! Vin, malicon vian,
La vizaĝon ravan, - ve! –
La rigardon false pian
Kreas la poeto ne.
 
Traduko de la Germana poemo "[Liebste,
sollst mir heute sagen]" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, sekcio
„Junaj suferoj - romancoj“, n-ro XVI.