Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff [Diru vi, ho karulino] Esperanto Arg-1120-555 2010-09-13 20:55 Manfred nur tiun aldonu
Leopold Blumental [Karulin', vi devas diri] Esperanto Arg-1122-555 2010-09-13 22:21 mgr nur tiun forigu
Heinrich Heine * [Liebste, sollst mir heute sagen] Germana Arg-1119-555 2010-09-13 20:50 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
[Karulin', vi devas diri]

 

Heinrich Heine,
[Liebste, sollst mir heute sagen]

 
tradukita de Leopold Blumental    
 
Karulin', vi devas diri,   Liebste, sollst mir heute sagen:
Ĉu ne sonĝo estas vi,   Bist du nicht ein Traumgebild,
En somera tag' florinta   Wie’s in schwülen Sommertagen
El poeta fantazi'?   Aus dem Hirn des Dichters quillt?
 
Ne! erar'! ... Buŝeton tian,   Aber nein, ein solches Mündchen,
Sorĉon de la okulet',   Solcher Augen Zauberlicht,
Tiel dolĉan knabineton   Solch ein liebes, süßes Kindchen,
Ne ekkreos la poet'!   Das erschafft der Dichter nicht.
 
Nur vampirojn, baziliskojn,   Basilisken und Vampire,
Monstrojn, idojn de malam',   Lindenwürm und Ungeheur,
Nur terurajn fablajn bestojn,   Solche schlimmen Fabeltiere
Poetara kreas flam'!   Die erschafft des Dichters Feur.
 
Vin do ... kaj ruzecon vian   Aber dich und deine Tücke,
Ĉe anĝela vizaĝet',   Und dein holdes Angesicht,
La rigardojn piajn .., falsajn ...   Und die falschen frommen Blicke -
Ne eksonĝos la poet'!   Das erschafft der Dichter nicht.
 
Traduko de la Germana poemo "[Liebste,
sollst mir heute sagen]" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Leopold Blumental (Leo
Belmont, *1865-03-08 - †1941-10-19).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
La germanan originan version verkitan de
Heinrich Heine vidu: "Buch der Lieder",
sekcio "Lyrisches Intermezzo", n-ro XVI.
- Informoj pri la tradukinto Leopold
Blumental (kaŝnomo: Leo Belmont) troviĝas
en la vikipedia retejo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Leo_Belmont.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17).

Das Gedicht befindet sich in Heinrich
Heines Werk „Buch der Lieder“, im
Abschnitt „Junge Leiden – Romanzen“,
Nr. XVI.