Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Retzlaff, Manfred Vespera paco Esperanto 2012-05 Arg-1184-553 2012-09-03 11:23 Manfred nur tiun forigu
Groth, Klaus * Abendfreden Basgermana Arg-1114-553 2015-01-27 11:46 Manfred nur tiun aldonu

Klaus Groth,
Vespera paco

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Silentas mond-bruado,
Samkiel dormus ĝi,
Nek ploro nek ridado
Aŭdeblas tie ĉi.
 
Samkiel infaneto
Ensonĝe foliar'
Parolas, lulkanteto
Ĝi estas por ŝafar'.
 
Vilaĝo en mallumo
Nun kuŝas kaj nebul',
Aŭdeblas nur voĉumo
De iu fora ul'.
 
Bovaro gres-manĝanta
Aŭdeblas tie ĉi,
Kaj eĉ lepor' dormanta
Jen kuŝas apud mi.
 
Sen bruo, sen kverelo
Nun preĝu ĉiuj ni.
Jen paco de l' ĉielo -
Nin aŭdu, kara Di'!
 
Traduko de la Basgermana poemo "Abendfreden"
de Klaus Groth (*1819-04-24 - †1899.06-01)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 2012-05.