Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Paul Gerhardt * Befiehl du deine Wege Germana 1653 Arg-1096-546 2010-06-24 22:02 Manfred nur tiun aldonu
Richard Jordan Commit whatever grieves thee [-] Angla Arg-1099-546 2010-06-27 12:11 Manfred nur tiun aldonu
Hendrik Arie de Hoog Transdonu vian vojon Esperanto 1954 Arg-1100-546 2013-07-17 21:48 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Translasu ĉion, kio Esperanto Arg-1098-546 2010-07-03 14:37 Manfred nur tiun forigu

Paul Gerhardt,
Transdonu vian vojon

 

Paul Gerhardt,
Translasu ĉion, kio

 
tradukita de Hendrik Arie de Hoog   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1. Transdonu vian vojon,   1. Translasu ĉion, kio
la zorgojn de la kor',   Vin premas en la kor’
turmentojn aŭ malĝojon   Al nia kara Dio,
al Dio, la Sinjor'!   Foriĝos la dolor’.
La mondon Li ja movas.   La patro, kiu movas
La vent' obias Lin,   La nubojn super ni,
por nub' Li vojon trovas;   Li certe vojon trovas,
ĉu Li ne gvidus vin?   Sur kiu iros vi.
 
2. Al l' Eternulo fidu   2. Al Dio vi nur fidu,
en pen' aŭ en esper';   Kaj bone fartos vi ;
Li viajn agojn gvidu   Sur Lian verkon vidu,
kaj certas la prosper'.   Miriga estas ĝi.
Se homo nur lamentas   Vi ne devigos Dion,
pri sia sort' sen fin',   Eĉ se vi streĉas vin;
lin Dio ne atentas,   Atingos vi nenion,
nur preg' atingas Lin.   Se vi ne petas Lin.
 
3. ................................   3. Ho patro, kio bonas
...................................   Por nia hom-natur’,
...................................   Vi certe tion konas,
...................................   Ni kredu tion nur.
...................................   Kaj kiun Vi elektas,
...................................   Kreskigas Vi fortul’,
...................................   Kaj tiun Vi protektas,
...................................   Ho saĝa Eternul’.
 
4. La vojon vian ame   4. Ne mankas al vi vojo,
elektas Li; tra bon'   Kaj ne la rimedar’ ;
aŭ tra suferoj same.   Ja estas por ni ĝojo
Li gvidos laŭ bezon'.   Kaj beno Via far’.
Nenio Lin retenas,   Labor’ kaj verko Via
ĉar venkas Lia grac'.   Tre gravas ja por ni ;
Li siajn idojn benas   Ho kara patro nia,
per amo, fido, pac'.   Ne devas halti ĝi.
 
5. ................................   5. Kaj kvankam kontraŭstaras
...................................   Diabloj tie ĉi,
...................................   Sendube Dio faras
...................................   Nur kiel volas Li.
...................................   Jes, kion Li planadas
...................................   Kaj kion volas Li,
...................................   Finfine ja venadas
...................................   Alcele tio ĉi.
 
6. Kaj fidu Lin, animo,   6. Esperu, ho animo,
ĉar vin ja tiros Li,   Ne malesperu vi,
eĉ el plej granda timo   Restadu vi sen timo,
kaj ĉiam miros vi,   Gvidadas vin ja Di’.
se krede vi atendos,   Se vin malbon’ insidos,
ĝis Li en sia hor'   Ne iru de la voj’,
por via help' descendos   Vi certe iam vidos
kaj brilo Lia glor'.   La sunon de la ĝoj’.
 
7. ................................   7. Nun bonan nokton diru
...................................   Al zorgo kaj dolor’!
...................................   Ĝin lasu, ĝi foriru
...................................   Por ĉiam el la kor’!
...................................   Vi ne konduki ĉion,
...................................   Ne zorgu por la bon’!
...................................   Vi lasu regi Dion.
...................................   Li sidas sur la tron’.
 
8. Kaj kredu, ke Li reĝas   8. Lin, Lin nur lasu fari!
eĉ kontraŭ falsa ŝajn'.   Li estas saĝa reg’.
Se vi persiste preĝas,   Vi devas mire stari
Li helpos iel ajn.   Adore kaj en preĝ’.
Ne kredu, ke vi devos   Ĉar Li laŭ Sia deco
droniĝi en labor'   Ĝin gvidos al la fin’,
senfina; ne, Li levos   Kaj la kor-premiteco
vin al la patra kor'.   Lasinta estos vin.
 
9. ................................   9. Li eble atendigos
...................................   Dum kelka tempa vin,
...................................   Kaj eble Li ŝajnigos
...................................   Indiferenta Sin.
...................................   Kaj ŝajnos, kvazaŭ volos
...................................   Li ne plu savi vin,
...................................   Neniam vin konsolos,
...................................   Retiros de vi Sin.
 
10. ................................   10. Sed se fidele restos
...................................   Vi al la patra Di’,
...................................   Savita de Li estos
...................................   Neatendite vi.
...................................   Se malgraŭ senkulpeco
...................................   Suferi devas vi,
...................................   De l’ peza ŝarĝiteco
...................................   Vin liberigos Li.
 
11. ................................   11. Ho ĝoju, fidelulo!
...................................   Donita de l’ Sinjor’
...................................   Ja estas al piulo,
...................................   Al vi la venka glor’.
...................................   Folion de la palmo
...................................   Mem donos Li al vi;
...................................   Vi kantos laŭ la psalmo,
...................................   Dankante nur al Li.
 
12. Li faros vian vojon   12. Ho, lasu esti fino
plej luma en la fin',   De nia mizereg’,
preparos por vi ĝojon   En via patra sino,
kaj feliĉigos vin.   Eĉ malgraŭ sufereg’,
Jam sonas laŭdo-psalmoj,   Restadas ni surtere
jam vokas vin la cel',   Kaj post la vivo-fin’
jam logas vin la palmoj,   Ĉe Vi ni estos vere;
ĉe l' pordo de l' ĉiel'.   Vi ja akceptos nin.
 
Traduko de la Germana poemo "Befiehl du
deine Wege" de Paul Gerhardt (*1607-03-12
- †1676-05-27) en Esperanton de
Hendrik Arie de Hoog (*1910 - †2001)
en 1954.

Tiu ĉi traduko troviĝas en la ekumena
eklezia kant-libro "Adoru", n-ro 744. Pri
la tradukinto, la nederlanda esperantisto
H. A. de Hoog, estas notita io en la
vikipedia retejo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Hendrik_Arie_de_Hoog.
  Traduko de la Germana poemo "Befiehl du
deine Wege" de Paul Gerhardt (*1607-03-12
- †1676-05-27) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

La unuan, la duan kaj la kvinan strofojn
mi, Manfred Retzlaff, korektis lau konsiloj
de s-ro pastro Albrecht Kronenberger
[Albrecht.Kronenberger@t-online.de].