Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Михаил Юрьевич Лермонтов * Парус Rusa Arg-1093-545 2010-06-20 16:02 Manfred nur tiun aldonu
A. Z. Foreman Sail Angla Arg-2269-545 2015-01-28 19:03 Manfred nur tiun aldonu
Konstantin Gusev La velo Esperanto Arg-1095-545 2010-06-20 17:39 Manfred nur tiun forigu
B. Denken Das Segel Germana Arg-1094-545 2010-06-20 16:15 Manfred nur tiun aldonu
Heinrich Greif Das Segel Germana Arg-1944-545 2015-01-24 19:29 Manfred nur tiun aldonu
Maximilian Schick Das Segel Germana Arg-2260-545 2015-01-24 19:34 Manfred nur tiun aldonu

Михаил Юрьевич Лермонтов,
La velo

 
tradukita de Konstantin Gusev
 
Blankadas velo unusola
En la nebula mara blu'
Ĉi kion lasis, kion volas
En fremdaj landoj serĉi plu?
 
Ondiĝas kaj la vento spiras,
Fleksante l'maston kun fervor',
Ve! Ne feliĉon vel' aspiras,
Nek de l'feliĉo kuras for.
 
Ĝin kovras blua rond' ĉiela,
Sub ĝi lazuras onda spac',
Sed ŝtormon serĉas ĝi ribela,
Kvazaŭ en ŝtormoj estus pac'.
 
Traduko de la Rusa poemo "Парус" de
Михаил Юрьевич Лермонтов
(*1814-10-16 - †1841-07-27) en
Esperanton de Konstantin Gusev
(†1980-11-09).

Tiun ĉi poem-esperantigon mi, Manfred
Retzlaff, ricevis en 2010-06-20 de s-ro
Yenovk Lazian, Leonhard-Hausmann-Str. 58,
D-86157 Augsburg, Germanio.
Pri K. Gusev (Константин
Михайлович Гусев) vidu
ankau la vikipedian paghon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Konstantin_Gusev.