Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Lamentadoj Esperanto 1993 Arg-1085-541 2010-05-27 07:20 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Lamentationen Esperanto Arg-1084-541 2010-05-27 07:16 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lamentadoj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Fortun’ sur lok’ mallonge restas,
leĝera estas ŝi virin’;
ŝi tuŝas vin kaj for ŝi estas,
surfrunte kisetinte vin.
 
Sed male Malfortuno premas
Amfirme vin al sia kor’;
ŝi diras, ke ŝi resti emas
ĉe via lit’, ne iros for.
 
Traduko de la Esperanta poemo "Lamentationen"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1993.