Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Auf Flügeln des Gesanges Germana Arg-1079-540 2012-03-09 09:52 mgr nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Sur flugiloj de la kanto Esperanto Arg-1080-540 2010-05-23 23:03 Manfred nur tiun forigu
Kálmán Kalocsay Vin kantflugile, kara Esperanto Arg-1081-540 2010-05-22 15:40 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Sur flugiloj de la kanto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Sur flugiloj de la kanto
Al Gango vi lasu vin
Forporti de via amanto
Al plej bela lok´, karulin´.
 
Jen kuŝas en la lunbrilo
Floranta lotus-ĝarden´,
Aperas en la trankvilo
Sorĉigaj feinoj jen.
 
Karese la violetojn
Subridi jen aŭdas vi,
Rakontas odorajn sekretojn
La rozoj inter si.
 
Gazeloj alsaltas maltime,
Mallaŭte nur tra la aer´
Aŭdigas de malproksime
Susuro de l´ sankta river´.
 
Ni volas ekkuŝi tie,
En arbareto sub palm’
Ripozi kaj am-ebrie
Sonĝadi en nokta kalm’.
 
Traduko de la Germana poemo "Auf Flügeln
des Gesanges" de Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

El la „Libro de l´ Kantoj“, lirika
intermezo.