Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Auf Flügeln des Gesanges Germana Arg-1079-540 2012-03-09 09:52 mgr nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Sur flugiloj de la kanto Esperanto Arg-1080-540 2010-05-23 23:03 Manfred nur tiun aldonu
Kálmán Kalocsay Vin kantflugile, kara Esperanto Arg-1081-540 2010-05-22 15:40 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Auf Flügeln des Gesanges

 

Heinrich Heine,
Vin kantflugile, kara

 
    tradukita de Kálmán Kalocsay
 
Auf Flügeln des Gesanges,   Vin kantflugile, kara,
Herzliebchen, trag ich dich fort,   mi portus de tie ĉi.
Fort nach den Fluten des Ganges,   Sur Ganges-bordo lokon
Dort weiß ich den schönsten Ort.   belegan ja scias mi.
 
Dort liegt ein rotblühender Garten   Ruĝflora ĝarden' tie kuŝas
Im stillen Mondenschein;   en lunlumita kviet',
Die Lotosblumen erwarten   la lotusfloroj atendas
Ihr trautes Schwesterlein.   je l' kora fratinet'.
 
Die Veilchen kichern und kosen,   Violoj ridetas, kisas,
Und schaun nach den Sternen empor;   rigardas el stela ĉiel',
Und heimlich erzählen die Rosen   fabelojn odorajn rozoj
Sich duftende Märchen ins Ohr.   flustras al si ĉe orel'.
 
Es hüpfen herbei und lauschen   Spionas la piaj, saĝaj
Die frommen, klugen Gazelln;   gazeloj, saltas kun baŭm',
Und in der Ferne rauschen   la sankta river' lontane
Des heiligen Stromes Welln.   susuras per sia ŝaŭm'.
 
Dort wollen wir niedersinken   Kaj tie ni por ripozo
Unter dem Palmenbaum,   kuŝos sub alta palm',
Und Liebe und Ruhe trinken,   kaj trinkos amon, pacon
Und träumen seligen Traum.   kaj sonĝos pri fea ĉarm'.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17).

Aus dem Buch der Lieder, Lyrisches
Intermezzo.
  Traduko de la Germana poemo "Auf Flügeln
des Gesanges" de Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).