Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Vin kantflugile, kara Esperanto Arg-1081-540 2010-05-22 15:40 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Sur flugiloj de la kanto Esperanto Arg-1080-540 2010-05-23 23:03 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Auf Flügeln des Gesanges Germana Arg-1079-540 2012-03-09 09:52 mgr nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Auf Flügeln des Gesanges

 

Heinrich Heine,
Sur flugiloj de la kanto

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Auf Flügeln des Gesanges,   Sur flugiloj de la kanto
Herzliebchen, trag ich dich fort,   Al Gango vi lasu vin
Fort nach den Fluten des Ganges,   Forporti de via amanto
Dort weiß ich den schönsten Ort.   Al plej bela lok´, karulin´.
 
Dort liegt ein rotblühender Garten   Jen kuŝas en la lunbrilo
Im stillen Mondenschein;   Floranta lotus-ĝarden´,
Die Lotosblumen erwarten   Aperas en la trankvilo
Ihr trautes Schwesterlein.   Sorĉigaj feinoj jen.
 
Die Veilchen kichern und kosen,   Karese la violetojn
Und schaun nach den Sternen empor;   Subridi jen aŭdas vi,
Und heimlich erzählen die Rosen   Rakontas odorajn sekretojn
Sich duftende Märchen ins Ohr.   La rozoj inter si.
 
Es hüpfen herbei und lauschen   Gazeloj alsaltas maltime,
Die frommen, klugen Gazelln;   Mallaŭte nur tra la aer´
Und in der Ferne rauschen   Aŭdigas de malproksime
Des heiligen Stromes Welln.   Susuro de l´ sankta river´.
 
Dort wollen wir niedersinken   Ni volas ekkuŝi tie,
Unter dem Palmenbaum,   En arbareto sub palm’
Und Liebe und Ruhe trinken,   Ripozi kaj am-ebrie
Und träumen seligen Traum.   Sonĝadi en nokta kalm’.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17).

Aus dem Buch der Lieder, Lyrisches
Intermezzo.
  Traduko de la Germana poemo "Auf Flügeln
des Gesanges" de Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

El la „Libro de l´ Kantoj“, lirika
intermezo.