Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
S. A. Jacobsson Lili Marleen Esperanto Arg-1070-537 2010-05-03 18:37 Manfred nur tiun forigu
Hans Leip * Lili Marleen Germana Arg-1069-537 2010-05-03 18:40 Manfred nur tiun aldonu

Hans Leip,
Lili Marleen

 
tradukita de S. A. Jacobsson
 
Brilis lampo hele
ĉe kazerna pord',
lumis ĝi fidele
en ĉiutaga ord'.
Sur trotuara ŝton-eben'
renkontas vin mi dum promen'
kun ĝoj', Lili Marleen.
 
Ni premiĝis kune,
manon tenis man',
ŝtelis mi sublune
kiseton el Nirvan'.
Kaj siblis vent' kun akra pen',
sed brilis lamp' por nia ben'
ni du, Lili Marleen.
 
Vokas la gardisto:
- Eniru, jen signal'!
Ne helpas la rezisto,
ĝi gvidas al fatal'.
Kun pez' mi paŝas al kusen',
sub lamp' mi restus en katen'
de vi, Lili Marleen.
 
...................................
...................................
...................................
...................................
...................................
...................................
...................................
 
Mi en koro ardas
pro sopir' al vi,
reve vin rigardas
kaj ĉarme ridas vi.
Tra la kuraĝa larm-reten'
dum ĝis revid' en lamp-seren':
do ĝis, Lili Marleen!
 
Traduko de la Germana poemo "Lili Marleen"
de Hans Leip (*1893 - †1983) en
Esperanton de S. A. Jacobsson.

Tiu ĉi traduko aperis en 1942 en la sveda
Esperanto-revuo "Svenska Esperanto-Tidningen
/ La Espero", n-ro 12 de decembro 1942.
Mi, Manfred Retzlaff, transprenis ĝin el
la reta kolekto http://literaturo.dk,
kiun kunmetas la dana s-ano Lars Kromann.
Vidu rekte sub http://literaturo.dk/lili.htm.