Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christian Wilster Bonden og hans Søn Danish Arg-1074-536 2013-02-10 19:26 Manfred nur tiun aldonu
Christian Fürchtegott Gellert * Der Bauer und sein Sohn Germana Arg-1068-536 2013-02-10 19:41 Manfred nur tiun aldonu
Hans Erik Jensen La kamparano kaj lia filo Esperanto 1951-06-07 Arg-1072-536 2013-02-10 19:30 Manfred nur tiun forigu

Christian Fürchtegott Gellert,
La kamparano kaj lia filo

 
tradukita de Hans Erik Jensen
 
Johano, juna kamparan'
post eksterlanda por la san'
vojaĝo kun nobela fil'
al sia patra domicil'
revenis kaj en la vilaĝ'
fieris li pro la vojaĝ';
por ĉies ĝoj' rakontis li
pri eksterlando pli kaj pli.
Sed kvankam parto estis ver',
mensog' abundis sen moder'.
Vojaĝo du kapablojn donas:
Mensogas ni kaj fanfaronas!
Ne malpli lerte Hans mensogis
ol besto kuras, birdo flugis.
Monato pasis, tiam li
pro certa grava komisi'
de l'patro nun en kompani'
promenis al la urb' kun li.
Foriris ili en maten'
 
kaj vidis hundon dum promen'.
Feliĉe ligis ĝin kateno,
minacis ĝi kun mordmieno.
"Jen monstro!" diris Frederik'
por ĝia bruo kaj mimik'.
"Ho, bagatel'!" respondis Hans,
"pasintan jaron fore trans
la lim' mi grandan hundon vidis,
kaj vere mi pro ĝi ne ridis!
Mi ĉe Stetino ĝin renkontis;
ektimis mi, sed ĝin alfrontis!
Stetino - eble kredas vi:
al Kopenhag' egalas ĝi,
Ho ne! al mi nur fidu vi -
dekoble granda, eble pli!
La hundo, kiun vidis mi -
al mia vorto kredu vi -
almenaŭ estis - ho, fatal'! -
egale granda kun ĉeval'!"
De l'patro sonis la respond':
"Mirinde - kvankam en la mond'
tre strangajn aĵojn vidas ni;
okulon propran fidas ni
apenaŭ - ankaŭ same pri rakont'.
Ekzemple venos baldaŭ ni al pont'.
Ni ĝin atingos post malpli ol hor'
 
- al ni neevitebla koridor'.
Sur ĝi troviĝas granda ŝton';
al ni ĝi rompas kruron sen pardon',
se ni mensogis dum la tag' -
jen vero - kaj neniel blag'!"
Aŭdinte tion tuj la fil'
ektimis kaj pro maltrankvil'
la sango kuris al la kap',
li ŝvitis pro angora frap'.
Li kriis: "Paĉjo, kara vi,
tro forte ne rapidu ni!
Por maljunulo la veter'
tre varma estas ja danĝer'!
La forton oni devas ŝpari
kaj pripensadi, kion fari.
Se pri la hundo pensas mi,
ne tiom granda estis ĝi,
kiom rakontis mi al vi,
sed certe estis ĝi malpli -
egalis eble kun bovin',
sed tamen hundo de kulmin'!"
Denove ili laŭ la voj'
iradis, sed sen granda ĝoj',
ĉar la junulon la rakont'
maltrankviligis, kaj la pont'
konfuzon faris pli kaj pli,
kaj pro la timo cedis li;
ni ĉiuj ja volonte savas
la krurojn, se ni sanajn havas.
Johano tial pro la krur'
elkriis: "Paĉjo, vorton nur!
Mi pensas daŭro pri la hundo,
sed pro la vero ĝis la fundo
mi diras al vi en konfid':
Egalis ĝi nur kun bovid'."
 
Sed baldaŭ en la horizont'
videbla estis nun la pont'.
Por timo fluis al Johan'
laŭ lia haŭto ŝvitfontan'.
Nun kaptis li pro la efiko
la patron forte je l'maniko,
kaj kriis li en malespero:+
"Ho, paĉjo, nun mi en sincero
onfesas, ke mi ŝercis nur;
kaj tio, kion por plezur'
rakontis pri la hundo mi,
ja estis nura fantazi'.
Similis ĝi ja laŭ la ver'
la hundojn sur la hejma ter'."
 
Transpasis ili sen danĝer'
la ponton de mensog' kaj ver'.
La fil' ne pro la fanfaron'
la kruron rompis sur la ŝton'.
Sed velkis lia fantazi',
kaj ĉe la vero restis li.
Li ne similis plu al dando
estinta en la eksterlando.
 
 
 
Traduko de la Germana poemo "Der Bauer
und sein Sohn" de Christian Fürchtegott
Gellert (Kristiano Timodio Gelerto,
*1715-07.04 - †1769-12-12) en
Esperanton de Hans Erik Jensen
(†1973-06-18) en 1951-06-07.

Tiu ĉi traduko estis publikigita en la
revuo "Monataj Informoj" de Silkeborg
Esperantoforening (Danujo).